Jen, mia #enkonduko #sinprezentoj #introductions...
Mi estas Ŝohano (Angle: Shayne). Mi loĝas en Perto (#perth), Okcidenta Aŭstralio. Mi laboras kiel #apotekisto, mi havas tro multe da gefiloj ☺. Mi interesas pri #politiko (maldekstra), filizofio (mi nomas min kiel #satanisto), mi ludas rolludojn, malofte mi rajdas mian #motorciklon. Mi laboradas en la Eo-movado en mia subŝtato. Mi ankaŭ lernas aliajn lingvojn: nuntempe, la Indonezian, la Irlandan and (ĵus) #Noongar (loka indiĝena lingvo).
@uxintro Saluton, mi ludas rolludojn ! Ĉu existas esperantajn rolludojn ?
@didje Estas tradukoj. Precipe mi pensas pri https://drakoj.ikso.net/ (tradudok de Pathfinder/D&D3).
@uxintro Dankon. Nuntempe, mi ludas PBTAjn rolludojn, kaj vi ?
@didje Mi malofte ludas 😭
Kion signifas PBTA (ludi per ...)?