Jen, mia #enkonduko #sinprezentoj #introductions...
Mi estas Ŝohano (Angle: Shayne). Mi loĝas en Perto (#perth), Okcidenta Aŭstralio. Mi laboras kiel #apotekisto, mi havas tro multe da gefiloj ☺. Mi interesas pri #politiko (maldekstra), filizofio (mi nomas min kiel #satanisto), mi ludas rolludojn, malofte mi rajdas mian #motorciklon. Mi laboradas en la Eo-movado en mia subŝtato. Mi ankaŭ lernas aliajn lingvojn: nuntempe, la Indonezian, la Irlandan and (ĵus) #Noongar (loka indiĝena lingvo).
@uxintro Ankaŭ mi ludas ĝin. Tiu ludo kvazaŭ konkeris la mondon, Estas le nura rolludo, kiun iu ajn ludas nun