Terotago, 22-a de aprilo
Kreskas la neceso de klimata agado por protekti nian mondon.
Ni celebru la Terotagon kaj agu nun!
Oceano: Estas tempo por turni la tajdon
La unua numero de Unesko-Kuriero por la jaro 2021 estas disponebla en Esperanto.
Niaj novaj agoj por disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto, prelego de Trezoro Huang Yinbao en la 53-a Malferma Tago de UEA/TEJO.
Teksto: https://mallonge.net/d4
Interfaka simpozio pri Lingvo kaj Migrado
19-a, aprilo
14h-15h15 (UTC): Language, Migration, and Education: Threading Past, Present, and Future-Building, Prof. Sarah Dryden-Peterson, Harvard Graduate School of Education.
15h30-17h (UTC): Sesio pri Edukado
https://mallonge.net/cv
85% de la muzeoj en la tuta mondo malfermiĝis aŭ parte malfermiĝis en 2020 pro la pandemio de KOVIM-19.
La nova raporto de Unesko pritraktas la estontecon de muzeoj kaj ilian esencan rolon por kulturo kaj heredaĵo.
on.unesco.org/3wSxrsP
Flegistoj
Kuracistoj
Instruistoj
Sanitaraj laboristoj
Ĵurnalistoj
Kamionistoj
Laboristoj de nutraĵvendejoj
Esploristoj
kaj ĉiuj esencaj laboristoj
riskas sian bonfarton por servi siajn komunumojn.
Ni dankas ilin!!!
🎨 : Chiara Fiori
Infektado per KOVIM-19 rapide kreskas. La Monda Organizo pri Sano rimarkigas la bezonon de vakcina egaleco.
Vakcinoj por ĉiuj!
Fakuloj de UN bedaŭras, ke la japana registaro decidis forĵeti la poluitajn akvojn de la nuklea centralo de Fukuŝimo en la maron. Tiu decido endanĝerigas la medion kaj la homan sanon.
Nova raporto de la Fonduso de UN pri Demografio montras, ke ĉirkaŭ duono de la virnoj, en 57 landoj, ne havas povon super ili mem.
Michelle Bachelet urĝas la membroŝtatojn starigi tujajn, decidajn kaj efikajn rimedojn por devigi la armeon ĉesi la subpremon kaj mortigon de la birma popolo.
ow.ly/pNmT50EnfEl
100 landoj kaj regionoj jam ricevis dozojn de vakcinoj kontraŭ KOVIM-19 per COVAX, la iniciato de UN por egala aliro al la vakcino.
Neniu estas sekura ĝis ĉiuj estas sekuraj!
Unesko unuafoje faras enketon per Esperanto - UEA alvokas ĉiujn esperantistojn partopreni.
UNESCO lanĉis enketon en #Esperanto pri la ĉefaj defioj kaj celoj de edukado. Vi bonvenas kontribui!
La 15-a rakonto pri Unesko laŭ la Unesko-libro "De ideoj al agoj:70 jaroj de Unesko"
Ili vidis la plej malbonon. Nun, ili volas konkuri kun la plej bonaj.
Subtenu la teamojn de rifuĝintoj en la Olimpiko kaj Paralimpiko de Japanio.
"Hodiaŭ, en la Internacia Tago de Informado pri Minoj kaj Helpo en Senminigado, ni pripensas kiom multe ni jam konsciigis pri la danĝeroj de teraj minoj, kaj restarigas nian celon fari senminan mondon", António Guterres.
La 14-a rakonto pri Unesko laŭ la Unesko-libro "De ideoj al agoj:70 jaroj de Unesko"
Informoj kaj novaĵoj pri Unuiĝintaj Nacioj en Esperanto - oficiale aŭspiciata de UEA.
Subtenu UEA per membriĝo: http://uea.org/alighoj/alighilo.