@tobkubis
Buĉa estas simple kien por la unua fojo venis pluraj ĵurnalistoj. Ni ankoraŭ vidos pli terurajn aferojn en aliaj lokoj.

Kaj nu, estas bone ke io fine ŝokas homojn, sed verdire ĝi estas surprizo nur por tiuj, kiuj ne sekvis la eventojn kaj kiuj kredas je ia ideala pura milito, kiun ambaŭ flankoj kondukas strikte obeante internaciajn regulojn kaj konvenciojn.

Jes, en la nuna “specoperacio”, disrompo de la moralo ŝajne estas eĉ pli neregebla ol kutime, kaj la - 1/2

tuta afero pli similas al pirata rabatako, sed ĝenerale milito ja ĉiam estas tia. Oni mortigas virojn, seksperfortas virinojn kaj torturas kaj prirabas ĉiujn. Jen la tuta gloro kaj heroaĵo kiuj troveblas en milito. Neniu alia speco de milito ekzistas kaj neniam ekzistis.

Kaj jes, foje oni ja ne havas alian elekton krom preni armilojn kaj defendi sin, sed la afero ne fariĝas malpli naŭza pro tio. @tobkubis
- 2/2

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.