Follow

Ŝajnas ke hodiaŭ mi verkis preskaŭ 15 mil karaktrojn por mia bakalaŭra laboraĵo… Mi faris nenion krom tio, sed tio tute indis kaj valoris la penon 😅

@bluvaganto En ĝi mi proponas novan metodon por analizi diversajn tekstojn kaj proponas tian analizon de leteroj de pola komponisto de la 18-a/19-a jarcento.

@tobkubis Ho, mi tre ŝatus legi ĝin sed... mi ne scipovas la polan. 😅

@bluvaganto Mi verŝajne baldaŭ faros aŭdan resumon por mia podkasto kaj oni ankaŭ proponis al mi kontribui Esperantlingve per ĉi-tema teksto al muzikologia revuo en Pollando.

@bluvaganto Tio estas nur planoj, mi mem scivolas ĉu mi povos realigi ilin, kun ĉiuj devoj kiujn mi havas ĉi-monate :D

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.