Plie, Juan Márquez, onklo de Juan Guaidó estis arestita pro transportado de eksplodaj substancoj en la sama flugo. La venezuela registaro akuzas TAP pri okultado de la identeco de Juan Guaidó en la listo de flugpasaĝeroj kaj permeso de transportado de la antaŭpriparolitaj substancoj, kvankam la flughavena sekureco ne estas respondeco de la firmao mem.
La venezuela registaro ĵus anoncis ke ĉiuj flugoj de la portugala nacia aviada firmao TAP en- kaj elirante de la lando estas suspenditaj por almenaŭ 90 tagojn. La kialo estas, akorde al Hipólito Abreu, Ministro de Transportado, ke la firmao permesis la reveno de Juan Guaidó, politika opozicio ĉefo, al Venezuelo en la flugo TP137 inter Lisbono kaj Karako lastmarde.
Fariĝante neŭrscientisto. Mi interesiĝas pri scienco, politiko kaj kulturo.