Show newer

Mi aĉetis libron, ĝi enhavas multege da etaj rakontoj. Neniu estas pli longa ol unu paĝo. La libro perfektas kiam oni estas tro dormema por legi longajn rakontojn. Mi tre ŝatas ĝin.

La germanaj medioj apenaŭ parolis pri la historio de la maldekstra ekstremisto Franco A. kiu planis grandaj atakoj kontraŭ la demokratio de Germanio. New York Times nun kreas tutan podkastan serion pri li kaj liaj helpantoj.
nytimes.com/2021/05/19/podcast

Terapiisto: "La ŝtona, revema Zamenhof ne estas reala." La ŝtona, revema Zamenhof:

Karlos prezentis la kanalo Scivolemo dum JES. Mi ankaŭ ĉeestis, sed bedaŭrinde mia mikrofono ne funkciis kun firefox.

youtube.com/watch?v=dho2z4VoEI

Mia nova plej ŝatata muzika stilo estas klasika muziko, sed en lofi-a stilo: youtube.com/watch?v=FmSzBXmoKA

Mi ne plendas ke la polico ne pafis al la "demonstrantoj" en Usono. Estis pli granda grupo, kaj tre verŝajne ili havis armilojn, pafi al ili verŝajne estus katastrofo. La skandalo estas kiel ili traktis la demonstrantojn komparite kun la BLM protestoj en somero.

Ĉisemajne ni tradukis belegan videon de NASA pri sunaj cikloj. Ankaŭ mi iom eksperimentis kun fona muziko kaj sonaj efikoj unuafoje.
youtube.com/watch?v=m9vt32PwWZ

Jen interesa sceno el la nova itala netflix filmo Rose Island. La filmo temas pri artefarita insulo ĉe la marbordo de Italio, kiu deklaris sin sendependa en la 1960-aj jaroj.

Hej mi kreis mapon por la ludo geoguessr kun esperantaj lokoj tra la mondo: geoguessr.com/maps/5f89a5e8f01

Laŭ mi la ludo perfektas por Esperantujo, oni esploras lokojn per google street view kaj devas diri kie en la mondo oni estas.

Ŝtefan boosted
Ŝtefan boosted

Mi ĵus vidis ke Josef Schiffer, la unua homo kiu instruis Esperanton al mi, mortis antaŭ du montojn: eo.wikipedia.org/wiki/Josef_Sc

Mi kreskis en enua provinca urbeto kaj kiam mi havis 17 jarojn mi vizitis liajn esperantajn kursojn. Li estis la persono kiu proponis ke mi vizitu la KEKSO renkontiĝon kie mi ekkonis la junan movadon kaj homoj kiel Leo Sakaguchi. Sen li mi neniam vizitus la IJK. Ankoraŭ en februaro mi skribis retpoŝte al li pri mia reveno al Esperantujo. Mi ne forgesos lin.

Ĉu vi scias kiel la Saharo kontribuas al la bonfarto de la Amazona pluvarbaro? Lernu iom pli pri ĝi en la plej nova video de Scivolemo:
youtu.be/03JtBqY3w9Y

Ŝtefan boosted
Ŝtefan boosted
Ŝtefan boosted
Ŝtefan boosted
Ŝtefan boosted

Hodiaŭ mi parolis kun ĉino en esperanto dum la IJK . Estis sufiĉe interesa, ni parolis pri uzi VPN en ĉinio kaj pri libro de cixin liu. (tri-korpa problemo). vere estas nova sperto.

Show older
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.