Mi aĉetis libron, ĝi enhavas multege da etaj rakontoj. Neniu estas pli longa ol unu paĝo. La libro perfektas kiam oni estas tro dormema por legi longajn rakontojn. Mi tre ŝatas ĝin.

Terapiisto: "La ŝtona, revema Zamenhof ne estas reala." La ŝtona, revema Zamenhof:

Mi ne plendas ke la polico ne pafis al la "demonstrantoj" en Usono. Estis pli granda grupo, kaj tre verŝajne ili havis armilojn, pafi al ili verŝajne estus katastrofo. La skandalo estas kiel ili traktis la demonstrantojn komparite kun la BLM protestoj en somero.

Jen interesa sceno el la nova itala netflix filmo Rose Island. La filmo temas pri artefarita insulo ĉe la marbordo de Italio, kiu deklaris sin sendependa en la 1960-aj jaroj.

maptiler.com/maps baldaŭ subtenos Esperanto. Jam eblas manipuli la html de la lingva menuo kaj tiel krei esperantaj mapoj:

Baldaŭ aperos la nova eldono de la datumaro de Common Voice. Ĉiuj donacoj antaŭ la 22. de julio estos partoj de la nova eldono. Ni jam kolektis pli ol 70 horojn de pli ol 450 esperantistoj.

Mi planas trajni la unan Deepspeech-an neŭran reton kun ĉi tiu datumaro en julio.

Ni ĉiam ĝojas pri donacantoj: voice.mozilla.org/eo

Krimulo mi estas, mi nun komencas legi la malpermesita traduko de Harry Potter :))

Mi kreis ĉi-tiun "reklamon" por la common voice projekto kaj volas demandi esperantlingvaj revuoj ĉu illi presus ĝin.

ĉu vi povas trovi iajn erarojn aŭ ĉu vi havas aliajn kritikojn?


voice.mozilla.org/eo

Nova libro ĵus alvenis el parizo. (mi jam havis la germanan eldonon ekde jaroj)

esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.