Follow

Esperanto estus tre taŭga lingvo por skribi privatan taglibron, ĉu ne?

@jxetkubo @fantazo mi korektas:
Esperanto estas tre taŭga lingvo por skribi privatan taglibron.

Sed mi ne skribas taglibron tial mi skribis "estus". Uzi esperanton kiel "sekreta" lingvo povus esti interese.

@stefan @jxetkubo @fantazo mi ja fakte faris ion tian. Kiam en lernejo mi enuis mi ekskribis ion ajn esperante

@Porrjo @jxetkubo @fantazo bonege, mi volas praktiki pli, eble mi ankaŭ komencas skribi en Esperanto.

@stefan @Porrjo @jxetkubo Fakte mi ankaǔ startis skribi mian taglibron en Esperanto. Ĉar mi notis, ke kelkfoje ne povis priskribi konceptojn kiu mi uzas en mia denaska lingvo flue.

En tiaj situacioj mi normale ankaǔ ne scias kiel mi devus esprimi ilin en la angla.

@stefan Esperanto estas grandparte komprenebla por personoj kiuj ĝin ne scias. Do, ĝi apenaŭ povas servi kiel kaŝlingvo.

@gamliel
Kaj ankaŭ gugla tradukilo komprenas esperanton. Pli sekrete estus uzi aŭ pli ekzotikan lingvon, aŭ almenaŭ nekutiman alfabeton. 😉
@stefan

@jsv @stefan Se lingvo ekzistas, eblas traduki el ĝi (maŝinaj tradukiloj tradukaĉas, nur homoj povas traduki bone). Alfabeto ne estas ĉifro (des pli en la komputila epoko), ĉar ĉiu litero havas sian oftecon, kaj estas kutimaj literkombinoj (ekzemple, nomoj).

Sed ekzistas bonaj komputilaj ĉifroprogramoj: GnuPG ktp.

@gamliel @jsv mi pensis pri paperan taglibron. Mi ne volas protekti kontraŭ la NSA, nur kontraŭ familianoj. :)

@stefan @jsv
> Mi ne volas protekti kontraŭ la NSA
Sed granda frato spuras vin. Se vi ne defendos vian privatecon, neniu faros tion por vi. Kiel diras rusa aforismo, savado de dronantoj estas afero de la manoj de la dronantoj mem.

> nur kontraŭ familianoj. :)
Ĉu vi ne deziras ke viaj familianoj lernu Esperanton? 😠 Krome, kiel me jam diris, pluraj esperantaj vortoj estas kompreneblaj ankaŭ por personoj ne sciantaj la lingvon (kaj miskompreneblaj vortoj povas krei aldonajn problemojn).

@gamliel
Nu, mi pensis pri eblo de hazarda observanto kompreni tekston je unua rigardo. Klare, se oni uzas ĉifradon (kaj oni devas, se temas pri io sekreta), ne gravas, kiun lingvon uzi.

Kaj maŝina traduko estas nekompareble pli bona ol ĝi estis antaŭ 10 jaroj. Ĝi nur pliboniĝos. 🤷‍♂️ Fakte, por certaj specoj de tekstoj ĝi jam estas pli ol adekvata.
@stefan

@jsv @stefan
> eblo de hazarda observanto kompreni tekston je unua rigardo
En la frazo "En nia kvartalo estas tri novaj domoj" averaĝa ruso ne komprenus nur du unuajn vortojn (kaj, kompreninte ĉion ceteran, devenus pri ilia senco). Mi supozas, ke en la linio "leono kaj leonidoj" averaĝa greko komprenus absolute ĉion. Ktp ktp: parolantoj de pluraj eŭropaj lingvoj komprenus multon.

> se temas pri io sekreta
Kio ne estas publika, tio estas privata.

> maŝina traduko
Fosilo ne povas fosi memstare.

@gamliel @stefan Nu, jen la fosilo fosas sen mia helpo, alia ol kopii-kaj-alglui. Mi vidas nur unu seriozan eraron ĉi tie. Kaj eĉ tiu estas kaŭzita de preseraro en "divenus".

@jsv @stefan
> Nu, jen la fosilo fosas sen mia helpo
Do, Esperanto absolute ne taŭgas kiel kaŝlingvo, kiel mi jam diris (kaj eĉ pli).

Alia malbona novaĵo ĉi tie estas, ke multaj tradukistoj baldaŭ perdos iliajn laborlokojn (eble escepte nur de la tradukistoj belliteraturaj kaj juraj). Kiam la teĥnika progreso malnecesigas primitivan laboron, tio instigas homojn lerni. Sed kiam la teĥnika progreso malnecesigas lernigan laboron, tio estas senelirejo por la homara evoluo.

@gamliel
> parolantoj de pluraj eŭropaj lingvoj komprenus multon.

Ĉu mi argumentis la malon ie ajn?

> Kio ne estas publika, tio estas privata.

Ĉu vi serioze proponas uzi... mi eĉ ne scias kion... ĉu antikvan Enigma-maŝinon?.. por persona papera taglibro? 🤷‍♂️

@stefan

@jsv @stefan
>> parolantoj de pluraj eŭropaj lingvoj komprenus multon.
> Ĉu mi argumentis la malon ie ajn?
Mi parolas ke Eo ne taŭgas kiel kaŝlingvo.

> ĉu antikvan Enigma-maŝinon?.. por persona papera taglibro?
Se via taglibro estas nur pri vetero, naturo ktp, vi EBLE ne bezonas kaŝi ĝin. Cetere, se vi skribos tie, ke iu korporacio aŭ via registaro damaĝis la naturon, kaj la taglibro iĝos publika, ili povas deziri venĝi al vi pro tiuj vortoj. Kio ne estas privata, tio facile povas iĝi publika.

@gamliel Ĉu mi ie diris, ke ĝi taŭgas? Mi sugestis, ke uzi ekzotikan alfabeton pliamuzigus la ludon, kiun @stefan ŝajne ludas kun sia familio. Se mi estus donanta sekurecan rekomendon, mi sugestus ŝtalan monŝrankon anstataŭe. 😉

@stefan Taglibro skribita en Esperanto uzante cirilajn literojn: perfekteco. 🤓

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.