Je ĉi dato en 1593 naskiĝis Artemisia Gentileschi, artistino je tempo kiam tia estis raraĵo, kiun nun oni rekonas kiel grava artisto, kiu povis reprezenti la inan figuron kun pli fideleco ol siaj samtempuloj. en.wikipedia.org/wiki/Artemisi

Je ĉi dato en 1861 naskiĝis Nettie Stevens, genetikisto, kiu firme establis la teorion, ke kromosomoj difinas la ecojn de estaĵo, per sia malkovrado ke ina kaj vira kromosomoj malsamas. en.wikipedia.org/wiki/Nettie_S

Je ĉi dato en 1823 naskiĝis Sophie Adlersparre, kiu fondis la unuan ĵurnalon en Svedio por virinoj kaj kampanjis por la edukado de virinoj por ebligi ilin labori kaj sendependiĝi. en.wikipedia.org/wiki/Sophie_A

Je ĉi dato en 1805 naskiĝis Robert Fitzroy, maristo, kiu estris la velŝipon portantan Darwin ĉirkaŭ la Teron, sed pli grave inventis veterprognozojn komencante nacian oficejon por publikigi ilin al maristoj. eo.wikipedia.org/wiki/Robert_F

Je ĉi dato en 1908 naskiĝis Aurelio Peccei, kiu kunfondis La Klubon de Romo, kies raporto "La Limoj de Kreskado" unuafoje atentigis la mondon al la media damaĝo farita de ĉiama pligrandiĝanta industrio. eo.wikipedia.org/wiki/Roma_Klu

Je ĉi dato en 1883 naskiĝis Franz Kafka, aŭtoro, kies nomo eniris kelkajn lingvojn reprezenti la frustriĝon sentitan de iu alfrontanta la malekvilibron de povo inter la individuo kaj granda organizaĵo. eo.wikipedia.org/wiki/Franz_Ka

Je ĉi dato en 1714 naskiĝis Christoph Gluck, komponisto, kiu simpligis operon, donante al ili modernan formon malpli longa kun bonaj melodioj, taŭga uverturo, kaj emfazon pri la dramo ne pri la ludantoj. eo.wikipedia.org/wiki/Christop

Je ĉi dato en 1646 naskiĝis Gottfried Leibniz, ĝenerala geniulo, kiu malkovris int/dif kalkulon, inventis specon de rado por kalkuliloj, verkis milojn da leteroj en 6 lingvoj, sed kies ideojn oni malatentis dum 200 jaroj. eo.wikipedia.org/wiki/Gottfrie

Je ĉi dato en 1817 naskiĝis Joseph Hooker, esploristo kaj botanikisto, kiu priskribis unuafoje multajn plantojn de la suda duonsfero, Azio kaj norda Ameriko, kaj poste famigis la ĝardenon de Kew kiel kolekto de plantoj. eo.wikipedia.org/wiki/Joseph_D

Je ĉi dato en 1900 naskiĝis Antoine de Saint-Exupéry, komerca kaj provpiloto kaj aŭtoro, nun plej fama por sia verkaĵo 'La Eta Princo', kiu estis tradukita en multon da lingvoj (eble centoj?). eo.wikipedia.org/wiki/Antoine_

Je ĉi dato en 1577 naskiĝis Peter Paul Rubens, artisto, kiu estis tre influa kaj populara dum sia vivo kaj ĝis nun. Li famiĝis por portretoj kaj ankaŭ desegnoj pri mitaj temoj, kaj poste por pejzaĝoj. eo.wikipedia.org/wiki/Petro_Pa

Je ĉi dato en 1806 naskiĝis Augustus de Morgan, matematikisto kaj ateisto, kiu helpis fondi universitaton en Londono por studentoj, kiuj ne tenis la religiajn kredojn postulitajn de Oksfordo kaj Kembriĝo. eo.wikipedia.org/wiki/Augustus

Je ĉi dato en 1824 naskiĝis William Thompson, Lord Kelvin, sciencisto, kiu proponis tion, kio estas nun nomita la dua leĝo de termodinamiko, kaj trovis la veran valoron por la absoluta nulo, la plej eble malvarma temperaturo. eo.wikipedia.org/wiki/William_

Je ĉi dato en 1903 naskiĝis George Orwell (Eric Blair), aŭtoro, kies alegoriaj libroj avertis kontraŭ totalismo, aldonante kelkajn novajn vortojn en la anglan lingvon, kiel simboloj de malutopio. eo.wikipedia.org/wiki/George_O

Soifa sciuro suĉanta ĉe likanta krano.

Liriodendron tulipifera. Estas malofte ke branĉoj estas sufiĉe malalte ke la floroj enrigardeblas.

Je ĉi dato en 1788 naskiĝis Thomas Blanchard, inĝeniero, kiu inventis la unuan maŝinon fabriki normajn partojn amase, tornilon kopii ekzistantan ŝablonon, kaj vaporveturilon. en.wikipedia.org/wiki/Thomas_B

Je ĉi dato en 1912 naskiĝis Alan Turing, matematikisto, kiu komencis la analizon de komputado per siaj teoriaj maŝinoj, antaŭenigis la studon de (mal)ĉifrado, kaj priskribis kiel la striojn de tigro formiĝas. eo.wikipedia.org/wiki/Alan_Tur

Je ĉi dato en 1767 naskiĝis Wilhelm von Humboldt, filozofo, diplomato, i.a., kiu priskribis la limojn de ŝtata forto, defendis personan liberecon, kontribuis al lingvistiko, kaj reformis la germanan eduk-sistemon. eo.wikipedia.org/wiki/Wilhelm_

Je ĉi dato en 1870 naskiĝis Clara Immerwahr, la unua virino kiu doktoriĝis pri ĥemio en Germanio, kiu batalis por la rajtoj de virinoj, kaj kontraŭ milito, mortigante si mem kiam ŝia edzo evoluigis venenajn gasojn kiel armiloj. eo.wikipedia.org/wiki/Clara_Im

Je ĉi dato en 1819 naskiĝis Jacques Offenbach, kiu komponis elstarajn komikajn operetojn kaj establis la formon kiel parto de la populara muzikaro. Aliaj ofte kopiis liajn intrigojn kaj ideojn. eo.wikipedia.org/wiki/Jacques_

Show more
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.