Follow

Komsomolskaja Pravdo, la por-Kremlina klaĉgazeto, diras ke laŭ rusaj ministerio pri defendo 9861 rusaj soldatoj mortis en Ukrainio kaj 16153 estis vunditaj. La lasta oficiala rusa KIA-cifero, la 2-an de marto, estis 498. Fascina, ke iu afiŝis la filtritan numeron. La nombroj poste estis forigitaj.

@revulo Tio estas interesa okazaĵo, sed mi ne scias kial ĉiuj tuj saltis al la konkludo, ke tiuj ĉi vere estas la datumoj de la ministrejo pri defendo. Ĉar KP diris tion? Ekde kiam KP estas fidinda pri io ajn? 🤔

La nombroj estas pli grandaj ol sendependaj taksaĵoj, kaj ankaŭ ol usonaj... kaj malpli grandaj ol la ukrainiaj. Ili eĉ povas esti proksimaj al la vero... sed serioze, KP, ĉu iu eĉ konsideras ĝin fonto? 😂

@jsv La plej bona indiko, ke ĉi tiuj ciferoj estis proksimaj al la vero, estas ke KP tre rapide forigis ilin de la retejo.

@revulo Nu, ili riskas 10-15 jarojn en malliberejo por publikigi ion ajn krom la oficialaj 498 mortintoj. 🤷‍♂️

Mi ŝatas la supozon de CIT, ke tiuj estas la nombroj, kiujn la MpD donis al KP kiel ukrainiaj perdoj, sed KP fuŝis la artikolon 😂

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.