@tennoseremel Mi uzas Duolingon sed por lerni la italan, ne la esperantan. Kiam mi lernis, mi uzis la brazilan kurson.

Sed, se vi ne uzas Duolingon tion faras la bildon malvera? Mi kredas tion ne prava.

@reseto Mi diras, ke se Duolingo malaperas, E-komunumo ne malaperas kun ĝi.

@tennoseremel Jes, sed... Ĉu la komunumo ricevus novajn membrojn?

Se la lingvon ne ricevas novajn parolantojn, povus okazi kiel la lastan kongreson mi iris: Mi estis rigardata kiel junula kiam mi havas preskaŭ kvardek jaroj!

@reseto Mi pensas jes, se (senpagaj interretaj) lernolibroj ekzistos en la estonteco.

Ĉu novaj membroj volas kaj volos iri al kongresoj? :eo_thinking: Mi ne scias.

@tennoseremel Jes, novajn parolantojn ne ĉesos aperigi, sed mi kredas ke la lingvo ricevus pli malmultajn parolantojn.

Duolingo estas tre konatan retejon por lerni lingvojn kaj multaj personoj konas pri Esperanto dankon al ĝi. Sen ĝi, eble ili ne konus Esperanton neniam.

@reseto Mi opinias, ke homoj uzas tiujn ilojn, kiujn ili povas trovi. Do se Duolingo ne ekzistis, ili uzus ion alian. Ĉu tio signifus, ke estus malpli da komencantoj? Nu, eble jes, eble ne.

@tennoseremel Mi pensas ke Duolingo faras Esperanton tre trovebla. Mi trovis Esperanton hazarde kaj preskaŭ nenion el la popoloj tra la mondo sciis pri Esperanto antaŭ Duolingo.

@reseto Mi pensas, ke nia landa movado estas precipe maljunula. Tamen oni nur bezonas viziti junularan aranĝon por ekvidi, ke ne la tuta movado estas tia. Sed se paroli pri kongresoj kaj renkontiĝoj, junuloj ja ne emos partopreni tiujn, kiujn ili opinios enuaj kaj nur celantaj adoltojn/maljunulojn.

Do laŭ mi la problemo ne estas la maniero lerni Esperanton, sed kion ili trovos post la lernado kaj por kio la lingvo utilos.

@tennoseremel

@persi @tennoseremel Jes, la kongresoj esti tro aĝa ne estas la kialo pri kiel oni lernas la lingvon, mi uzis tion kiel ekzemplo pri la manko de novajn parolantojn de Esperanto.

Ĉu vi pensas ni mankos multajn parolantojn se morgaŭ Duolingo malaperus?

@reseto Jes, certe Duolingo helpas, sed interesiĝantoj trovus alian rimedon, ĉu ne? Ekzemple, amiko ĵus komencis lerni Esperanton per Duolingo por spekti kaj partopreni miajn elsendojn pri Hellblade, ĉar li ŝategas tiun ludon. Jen, li havas kialon por lerni, se Duolingo ne ekzistus, li ja uzus iun alian kurson.

@tennoseremel

@reseto Eble pli ekzakta bildo aspektus kiel ĉi tio. Duolingo estas multe pli granda ol la tuta esperantistaro.

@reseto mi pensas ke ĝi subtenas multajn homojn kiu ne povas lerni alikaze.

Estas kial mi lernis. Sed mi ne uzis ĝin antaŭ unu jaro ĉar nun mi povas paroli kun homoj.

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.