@persi Mi forgesis komenti pri tio sub via lasta filmeto sed ĉi tie tute taŭgas...
En Dominika Respubliko la socio estas tre kisema ĉe renkontoj, sed dum mia "hormona" periodo mi kreskis pli en Usono, kaj ĉi tie oni lernas en lernejo "tenu vian proprajn manojn ĉe vi" kaj ĝenerale ne tuŝu homojn.
Esti inter la du kulturoj tiurilate estis iom malfacile por mi do mi restis ĉe la usona flanko tiurilate... nekisema.
@ekbruliganto Jes! Nu, mi ja brakumas miajn ne-esperantistajn amikojn tre ofte (almenaŭ kaj nepre por saluti kaj por ĝisi"), sed certe tio ankaŭ oftas inter esperantistoj mem. Pri kisado mi ĉiam hezitas, do mi simple ne alproksimiĝas unue kaj atendas ĉu la alia homo venos kisi min.