Follow

Mi antaŭ la pandemio: "Mi malŝatas la socian devigon saluti per vangokisoj homojn, kiujn mi ĵus ekkonis".

Mi post la pandemio:

@persi
Persi malkovras danciston, kantiston kaj ekstravertulon en si.

@jsv Mi ĉiam ŝatis danci kaj kanti, sed mi neniam pensis, ke mi iam sopirus tiom multe homan kontakton.

@persi
Estas multaj memeoj en la reto kun la frazo «Kiam vi ekscias, ke via kutima vivmaniero fakte nomiĝas kvaranteno», tio estas ĝuste pri mi.

Nu, klare ke la tempo estas malbona por ĉiuj, homoj mortas, ekonomio ruiniĝas, kaj mi ŝatas tion ne pli ol iu alia, sed la izoliĝo mem… pli kaj pli ofte homoj ĉirkaŭ mi plendas, kiel malfacila kaj laciga ĝi estas por ili, kaj mi pensas “Ĉu? Sed estas ja tute plaĉa afero, mi nur komencas ĝui ĝin!” 😂

@jsv Nu, ankaŭ mia vivmaniero ne multe ŝanĝiĝis 😅 Sed al mi ja mankas miaj karuloj.

@persi Mi forgesis komenti pri tio sub via lasta filmeto sed ĉi tie tute taŭgas...

En Dominika Respubliko la socio estas tre kisema ĉe renkontoj, sed dum mia "hormona" periodo mi kreskis pli en Usono, kaj ĉi tie oni lernas en lernejo "tenu vian proprajn manojn ĉe vi" kaj ĝenerale ne tuŝu homojn.

Esti inter la du kulturoj tiurilate estis iom malfacile por mi do mi restis ĉe la usona flanko tiurilate... nekisema.

@persi Sed mi ja estas brakumema kaj inter esperantistoj tio bone funkcias! Mi brakumas esperantistojn tre ofte kompare al ne-esperantistaj amikoj!

@ekbruliganto Jes! Nu, mi ja brakumas miajn ne-esperantistajn amikojn tre ofte (almenaŭ kaj nepre por saluti kaj por ĝisi"), sed certe tio ankaŭ oftas inter esperantistoj mem. Pri kisado mi ĉiam hezitas, do mi simple ne alproksimiĝas unue kaj atendas ĉu la alia homo venos kisi min.

@ekbruliganto Do... vere pli bone. Tiel vi ne riskas nevole malkomfortigi iun ajn.

@persi bedauxrinde tio (mal)helpis mi resti neesprimema rilate al la diversaj gradoj de sxato.

mi pensas ke mi lasas tro da "spaco" ne nur fizika sed emocia inter mi kaj homoj gxenerale.

mi nature estas tiel sed laux mi la socio ankaux gvidis min en tiun direkton - laux mia komparo de la du kulturoj.

sed mi cxiam celas ne malkomfortigi homojn. tio multe gravas al mi.

@persi
Mi estas pli societema nun ol preskaŭ iam ajn antaŭe. 🤷‍♂️

@hlb nun dum la kvaranteno aŭ nun dum la plej lasta parto de via vivo ĝenerale?

@persi

@ekbruliganto
Dum la kvaranteno! Ŝajnas, ke sen devigo esti societema mi iĝas societema.

@persi

@hlb Jes. Kaj ja ne samas ne voli fari ion al ne povi fari ion 😉

@ekbruliganto

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.