@persi Jes! Jam en la Poznana etoso. La etoso estas bonŝance tre bona.

@persi Nova grupeto de 1-jara studado (Instruista Trejnado) fine de nia 3-jara periodo. Ni ne scias ĉu la 3-jara programo daŭre okazos.

@persi Jes, domaĝe. Ankaŭ ĉar mi ne povos "fini poste" okaze de plua malfruo de iu laboraĵo mia. Sed pli serioze, la programo estas vere unika kaj ĝi daŭre ekzistu. Mi legis ion pri kunlaboro kun iu ĉina universitato, kaj eble tio estos la vojo antaŭen.

Follow

@ekbruliganto Ha, mi pensis, ke ĉi tiu estos la lasta sesio de via grupo.

@persi Ne, ni ankoraŭ junas. Ĉu vi konsentas suferi mian enketon por la finlaboraĵo?

@ekbruliganto Nu... vi timigas min, se vi demandas tiel x-p
Pri kio temos via diplomlaboraĵo?

@persi Mi troigas kompreneble :P

Mi verŝajne verkos pri retaj lerniloj.

@persi Jes, mi iom volis fari tradukadon, sed neniu alia volis tion do ne estis sufiĉe da intereso por tio. Mi ankaŭ valoras instruadon do mi ne estas malkontenta pri tiu ĉi elekto. Tamen, komunikado (la alia specialiĝo) estas pli interesa ol mi atendis. Mi ne konis la detalojn pasintsesie, sed la prelegantoj estas interesaj.

@ekbruliganto
Jes, ankaŭ mi pensas, ke tradukado estas lerninda kaj studinda. Bedaŭrinde ĝi ne vekas sufiĉe da ĝenerala intereso, ŝajne.

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.