Show newer

Mi ne havas neniajn debuojn pri ĉi tio: mia animbesto estas tiu kapibaro ĉirkaŭigita de karesaj simietoj.

Mi ofte ŝokiĝas de la religiemo de Esperantistoj, sed tio verŝajne okazas ĉar Esperantistoj pli maljunas ol averaĝaj homoj, kaj foje venas de landoj ankoraŭ tre religiaj.

Mi unue planis nur hupi esperante, sed mi rimarkas ke en tiu ĉi fediverso la plej facila maniero videbligi "esperanto" estas per la nomo de tiu ĉi instanco.

Do se ni sendas mesaĝon al ulo en alia instanco, ni videbligos la nomon de nia instanco, kaj sekve la vorton @Esperanto.

Nulgrado
⬆️
Malnaŭdekgrado ⬅️ ➡️ Naŭdekgrado
⬇️
Centokdekgrado

Mi provis aldoni kuban buljonon al kelkaj pladoj, kaj tio ja plibonigas la guston. Sed mi ne faru tion tro ofte ĉar estas multege da salo en ĝi.

Do, hodiaŭ mi ekpaŝis en la malhelajn akvojn de Mastodon.

Datumo estas potenco, do se vi ne volas doni potencon super vi, kaŝu la datumojn pri vi.

Saluton kara @filipo, ĉu vi konsideris aldoni esperanto.masto.host al joinmastodon.org/ por ke Esperantistoj povu trovi la servilon pli facile?

joinmastodon.org/covenant

Al la partoprenontoj de kaj aŭskultantoj de kern.punkto

* Okazos aŭskultanta renkontiĝo de kern.punkto. Vi estas bonvenaj partopreni.

* Ni serĉas gastojn por epizodoj produktataj dum UK. Rekomendoj estas bonvenaj.

Ni antaŭĝojas rentokti vin en Lahti.

Ni faris novan epizodon de La Pluranoj por celebri la 50an datrevenon de la tumultoj de Stonewall soundcloud.com/pluranoj/stonew

Ofte okazas ke la afablaj homoj estas tiuj, kiuj donas malbonan influon. :/

Do en la slovaka, Germanio estas “Nemecku”, en la franca estas “Allemagne”, kaj en la germana estas “Deutschland”. Kiel eblas ke tiu lando havas tiom da malsamaj nomoj? 😅

Se okazas varmego ĉe vi, ne forgesu malfermi vian fenestron inter 20:00 kaj 8:00

La nova versio de Telegram havas mojosan funkcion ke oni povas krei grupon por loko kaj ĝi estos trovebla por proksimaj homoj. Jam estas 5 grupoj ĉirkaŭ mi. Mi kreis unu en esperanto ŝance ke mi povos kapti scivolemulojn. Mi pensas ke ĝi funkcias kiel Amikumu devintus funkcii ekde la komenco.

Grava filozofo diris iam, ke feliĉo simple estas eviti malsaton kaj soifon.

Mi diskonigas al vi BitArkivo-n ( bitarkivo.org/ ). Ĝi estas kunlaborema komunumo kiu volas gardi la Esperantan Kulturon por ĉiam. Ili skanas librojn kaj revuojn, indeksas la gazetnumerojn, arkivas podkastojn kaj gardas la dokumentojn ĉe ĉiamestaraj serviloj.

Show older
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.