Mi esperas, ke vi ankau estas hejme kaj lernas Esperanton

Telegram estas simpla senpaga mesaĝilo por komputiloj kaj poŝtelefonoj. Esperantistoj uzas ĝin por sendi tekstajn kaj voĉajn mesaĝojn, kaj por voki aliajn parolantojn. Eblas sendi per ĝi ĉian enhavon. Ekzistas multaj grupoj, per kiuj esperantistoj povas paroli pri diversaj temoj. telegramo.org/

Romina Nix boosted

Se vi membras en Facebook kaj volas montri al grupo de poliglotoj kiom da homoj parolas Esperanton je nivelo C1 aŭ pli bone, membriĝu en tiu grupo kaj voĉdonu...

Polyglot Conversations and Off-Topic
facebook.com/groups/1848534518

"Pasporto al la tuta mondo" estas Esperanto-kurso, kiu konsistas el 15 tridekminutaj lecionoj, celitaj al individua aŭ grupa studado. La 16a leciono enhavas resumon, historion de la projekto kaj originalan muzikon. Ĉiu leciono okazas tute en Esperanto kaj enhavas tri partojn: enkondukon, dialogon kaj resumon.

youtu.be/sVyut5BV3kE

Publiko de Brazilo Kion vi pensas pri la ideo de la valuto dividita kun Argentino? 👀

"Filo, pro kio vi ploras? pro kio la koro malĝojas? Ho, vi kaŝu nenion, ke ambaŭ tion ni sciu" I 362 en

"Reĝo ja estas tro forta kontraŭe la vir' subpotenca; se li eĉ tiun ĉi tajon sian unalicon subpremos, tamen en koro konservos li sian malicon, ĝis li ĝin forellasos" I 80 en

Romina Nix boosted

Hodiaŭ estas nacia arbo-tago en Aŭstralio. Plantu kelkajn novajn arbidojn! :)

Romina Nix boosted

Viaj fotoj 📷 en Esperantujo povas gajnigi al vi premiojn 🏆! Ĉu vi iam fotis buston pri Zamenhof 🗽 aŭ nomŝildon de -strato? Vikio Amas ZEOjn premias vin pro viaj fotoj! Kiel partopreni?

1) ✈️Vizitu t.co/XWGYUqUeTd por pliaj informoj

2) ⚠️Nepre uzu la alŝutilo de la konkurso t.co/6VtSozNBVu

3) 🆔Aldonu la identigilan kodon de via fotita ZEO. Listo de ZEOj laŭ lando videblas ĉi tie t.co/0nAcqC7hfv

Romina Nix boosted

Estas multaj landoj, kiuj jam suferas aŭ tuj suferos varman ondon. Do, miaj karaj, prizorgu vin kaj estu sekuraj: restu ĉe ombro kiam eble, uzu sunprotektilon, trinku sufiĉe da akvo, ktp.

Tiom multe da tempo eblus ŝpari, se homoj povus simple diri "Mi ne scias", ne timante aspekti kiel stultulo

Jen, la perioda tabelo de kemiaj elementoj. Mi ne kredas ke oni bezonas tio ĉi por normala parolado. Sed oni povas uzi tio ĉi por la scienco-parolado aû la lernado. ptable.com/?lang=eo

Mi volas dormi Ĝi estas 9:20 matene. Estos longa tago.

Romina Nix boosted

Honeste, kiel mi strikas kontraŭ fervojistaj strikantoj? Kial ili havas rajton esti ĝena kaj mi ne? Ĉar ili ne sentas sin sufiĉe gravaj por funkcianta socio, malkiel kuracistoj kiuj ne aŭdacas striki? Ni bezonas ĉiujn en nia socio, kaj tiuj strikantaj fervojistoj simple donas la impreson ke ili ne zorgas pri la resto de la mondo.

Show more
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.