Mi pensas ke Esperanto bezonas asocion kiel UEA sed kiu ne estas UEA. Ĝi devas esti tute internacia, forĵetas la landaj asocioj, pro demokratio, pro homaj rajtoj, forĵetas parolado fervore al agado.

Sed mi dubas ke tiu asocio estas la SAT.

@Heks Kaj pro la historio de reala socialismo mi ne povas kunligi homajrajtoj kaj demokratio kun maldekstra socialista asocio.

@fantazo El la statuto: "SAT, ne estante partipolitika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo, celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj" -- Nun, se vi kontraŭas la koncepton de klasbatalo (kiun eĉ akceptas Warren Buffet), tiam mi ne scias kion diri. Kaj la tiel nomataj "demokratioj" ne libervole fordonas laboristo-rajtojn.

@niko Mi NE skribis ion pri ke mi kontraŭas la koncepton de klasbatalo.

@fantazo Sed de kie do venas la asocio de SAT kaj socialismo? La S de SAT signifas "Sennaciismon". Oni foje nomas SAT "socialista", sed tio estas nur la opinio/interpreto de unuopuloj. Mi volis diri, ke oni tre atentu pri etikedoj, ankaŭ "demokratio" kaj eĉ "homaj rajtoj". Memoru, ke Usono atakas aliajn landojn por defendi homajn rajtojn (ŝajnas, ke precipe tiun de proprieto).

@niko Unfoje mi legis la libron "la danĝera lingvo" de Ulrich Lins, kie klare estas trovebla la historio de la SAT kun la sovjeta reĝimo en ruslando.

Je la komenco de la revolucio ĝi estis ligita kaj poste estas forĵetita de sovjetujo.

Por mi tia "socialismo" estas faŝismo. Kaj ĉiu maldekstra institucio kiu ludas kun la vortoj "marksismo" kaj "socialismo" devas tre ege klare distancigi sin mem de Ŝtalinismo kaj ĉiu alia Marksismo-Leninismo.

Follow

@fantazo Bone. Dankon pro la klarigo kaj pardonu al mi, ke mi supozis, ke temis pri "tipa" sinteno pri socialismo. Sed certamaniere ja estas tipa sinteno. Por mi persone estas memkompreneble, ke mi kontraŭas stalinismon. (Pri marksismo ni ne samopinias.) Sed oni ankaŭ ne petas de landoj, kiuj uzas la terminon 'demokratio' "tre ege klare distancigi sin" de Ĉinio, Nordkoreio, Kongo, ktp. Pro tio la insisto peti tion de 'socialistoj' ŝajnas al mi tipa kontraŭprogresema sinteno.

@niko Montru al mi kiuj "demokrataj" landoj en la pasintaj 100 jaroj mortigis homojn ĉar ili havis "burĝaj", kosmpolitismaj kaj "senutilaj" ideoj.

Kion mi diris pri marksismo? Mi nur skribis ke marksistoj devas klare distancigi sin mem de diktatora sistemoj, kiuj estas same aĉa kiel ĉiu kapitalismo.

Mi ne scias sufiĉe pri marksismo ke mi distancigus de ĝi, sed mi sufiĉe scias pri la historia realo de Marksismo-Leninismo ke mi pensas ĝi estas forĵetinda.

@fantazo Tio, kio ĝenas min, estas la insisto distancigi sin de (miaopinie) *memkompreneble* kondamnindaj praktikoj. Konsideru, mi petas, ke demokrataj reĝimoj ankaŭ kopias aspektojn de la (nur tiel nomataj) socialistaj sistemoj: amasa spiado, ekzemple, aŭ enkarcerigo sin justa proceso (Usono). Do kial mi, kiel persono, kiu klopodas atingi pli liberan socion (kie la homoj estas liberaj je la ekonomie truditaj premoj), inkliniĝus al la murdado de aliaj?!

@niko Nomi la peto ke vi klare komunikas pri kio vi staras "kontraŭprogresema sinteno" estas en si mem ankaŭ nur indikilo ke iu homo ne volas kuminiki, ne klarigi siajn ideojn sed nur volas entirkestigi la kunparolanton por posta pli facila forbatalo.

Tia malĝentila maniero por interago kun homoj kiuj nur havas demandojn, havas aliaj vidpunktoj, ktp. estas jam bone konata.

Karl Popper skribis du librojn pri ĝi, la "malferma socio kaj iliaj malamikoj"

@fantazo Pardonu, sed la unuan paragrafon mi lingve ne komprenas. Mi povas diveni, sed mi preferas atendi klarigon.

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.