@ESperEO Mi havas demandeton pri la hispana: Mi ofte aŭdas "hasta luego, pareja" (pli ofte "agur, pareja", sed tio nun egalas). La alparolatoj ĉiam estas du personoj, plej ofte ja (tradicia) paro de viro kaj ino. Sed kelkfoje oni ankaŭ diras tion al du viroj, ekzemple. Do la demando estas: Kion signifon havas tiu formulo, kaj ĉu la uzo kun tiuj aŭ aliaj paroj estas ŝercema?

Mi ankaŭ menciu, ke la (relative) libera vortordo de Esperanto permesas frazojn kiel tiun ĉi: Mia amiko mi konsideras vin. -- Tio aspektas strange, sed ĝi tamen estas ĝusta frazo, kiun oni komprenu ekzakte kiel "Mi konsideras vin mia amiko."

Show thread

Komparu tiujn frazojn: Mi decidis tion kiel ĉefan aferon. ("Tio" estas "ĉefa afero".) Mi decidis tion kiel ĉefo. (Mi estas la ĉefo.)

Show thread

Zamenhof verŝajne decidis kontraŭ duobla akuzativo por eviti konfuzon, kiu povas okazi kun adjektivoj. Ekzemplo: Mi opinias amikon bonan nepraĵo. Kun duobla akuzativo oni ne scius, ĉu bona amiko estas nepraĵo, aŭ ĉu amiko estas bona nepraĵo.
Se oni aldonas la komparaĵon per "kiel", la kazo estas la sama kiel tiu de la objekto. Ekzemplo: Mi konsideras vin kiel mian amikon. Ankaŭ tion oni verŝajne faras por eviti miskomprenon.

Show thread

Parto 4: Duobla akuzativo (du akuzativoj uzataj kun transitiva verbo) ne ekzistas en Esperanto. Oni havas tion en pluraj hindeŭropaj lingvoj, ĉefe kun verboj, kiuj esprimas ian nocion de egaleco kaj kun kiuj la egala aŭ egalŝajna aĵo staras en la sama kazo (apozicio) ki el la objekto de la verbo. Ekzemploj estas opinii, trovi (samsenca), konsideri. En Esperanto la kompara aĵo estas en la baza formo (nom inativo). Ekzemplo: Mi konsideras vin mia amiko.

Show thread

Jen geniaĵo por angla- kaj germanparolantoj: youtube.com/watch?v=0CbOFQAnYG -- Nekredebla kaj tre amuza!

Sciu, ke ne ĉiuj lingvoj havas tiun eblecon (mi nur scias, ke en la hispana oni oftege uzas tiun konstruon), kaj parolantoj de aliaj lingvoj povus malsamopinii, ĉu Esperanto havu ĝin. Ankaŭ gravaskonscii pri tio, ke Esperanto vere estas internacie uzata lingvo.

Vidu bertilow.com/pmeg/gramatiko/i- -- ankaŭ pri "lingva evoluo"

Show thread

Mi estas kontraŭ tio, ke oni manĝas post la deka nokte. (c)
Mi estas kontraŭ la kutimo manĝi post la deka nokte. (c)
Oni lavu siajn manojn post la manĝo. (a)
Oni lavu siajn manojn post manĝado. (b)
Oni vidas pli per bona rigardo. (a)
Oni vidas pli per bona rigardado. (b)
Oni vidas pli bone rigardante. (d)

Show thread

Anstataŭ oni uzu aŭ pli simplan konstruon (a), substantivon aŭ la substantivigitan formon de la verbo (b), subfrazon kun "tio, ke" aŭ similan (c) aŭ participon:

Mi dankas vin pro la helpo. (b)
Mi dankas vin pro tio, ke vi helpas/helpis min. (c)
Mi pensas iri al la kinejo. (a)
Mi pripensas iri al la kinejo. (a)
Mi pensas, ke mi iros al la kinejo. (a)
Mi kontraŭas manĝojn post la deka nokte. (a)

Show thread

Parto 3: Jen tikla kaj pridisputata punkto. ;-) En Esperanto oni kutime ne uzas infinitivon post prepozicio (esceptoj estas por, anstataŭ, krom kaj sen). Do estas ne tre zamenhofe uzi la jenajn kaj similajn frazojn:

Mi dankas vin pro helpi min.
Mi pensas pri iri al la kinejo.
Mi estas kontraŭ manĝi post la deka nokte.
Oni lavu siajn manojn post manĝi.
Oni vidas pli per bone rigardi.

Show thread

Pri ĉiuj hupoj (mesaĝoj) en tiu ĉi fadeno oni povas -- kaj mi varme rekomendas -- legi, kion PMEG diras pri la afero. Tio estas la Plena Manlibro de Esperanto-Gramatiko, verkata de Bertilo Wennergren. Ĝi estas facile legebla, ne uzas komplikajn terminojn kaj enhavas multege da ekzemploj. Do se oni ne ŝatas tralegi krestomation por plibonigi siajn nivelon kaj stilon, oni konsultu tiun gramatikon. bertilow.com/pmeg/

Show thread

Se la subjekto estas infinitivo kaj oni volas ligi ĝin per esti k. s. al eco, tiu eco ne povas esti adjektivo, ĉar infinitivoj ne estas substantivoj, sed verboj. Kaj verbojn oni priskribas per adverboj. Do: Estas bone (NE: bona) scii tion. La subjekto estas "scii tion", do verbo (kun propra objekto), kiu bezonas adverban priskribilon.
La ofte aŭditaj kaj legitaj frazoj de la jena strukturo estas neĝustaj en Esperanto:
Estas bona. (Kio?! Kiu?!) Estas bone. (Kie?! Kion fari?!) Bongustas. (Kio?!)

Show thread

Jen la lasta rimarko de hodiaŭ: Subjekto ankaŭ povas esti subfrazo, kaj relativa, kaj kompletiga. Ekzemple: Mirigas min, ke vi parolas Esperanton. La subjekto de la verbo "mirigi" estas "ke vi parolas Esperanton". Oni ankaŭ povas tion pli longe esprimi tiel ĉi: Mirigas min tio, ke vi parolas Esperanton.
Ankaŭ infinitivo de verbo povas esti subjekto de frazo: Plaĉas al mi naĝi. (aŭ: Plaĉas al mi [la] naĝado.) Estas bone (NE: bonA) scii, kiam fermas la vendejoj. Jen ofta eraro ...

Show thread

Se oni ne certas, ĉu vorto/vortgrupo estas subjekto aŭ objekto en la frazo, faru demandon pri tiu vorto/vortgrupo: Kio okazas? Jen la kompleta demando, kiu belsonas. Mankas nenio. Kaj pro tio, ke la verbo estas (laŭsone) kompleta per nur unu aldono, tiu aldono devas esti la subjekto, do en la baza kazo sen -N; ĉar, memoru, ne povas esti en Esperanto frazoj sen subjekto (krom tiuj kun nepersonaj verboj de vetero).

Show thread

Kompreneble ekzistas multaj aliaj netransitivaj verboj ol "esti" k. s. Tiuj verboj havas nur subjekton, kaj la subjekto estas en la baza kazo. Pro la relative libera vortordo, ĝi povas stari ankaŭ post la verbo; ĝi tamen restas subjekto. Ekzemploj: Okazos festo hodiaǔ. Se "festo" estus la objekto, kio (kaj kie en la skribita frazo) do estus la subjekto, kiun oni nepre devas mencii?

Show thread

La manko de subjekto verŝajne estas pro tio, ke oni ne facile povas trovi senchavan subjekton: Ĉu la ĉielo pluvas, ĉu la vetero, ĉu la naturo, ĉu dio ...? Do eĉ ne sencas kun tiuj verbi demandi ekzemple: Kio pluvas? --- Se oni uzas la meteorologiajn verbojn figurasence, oni aldonas la aganton kiel subjekton: Forta pluvo (NE: pluvoN) pluvas. Neĝis kristaloj (NE kristalojN).
La aliaj frazoj devas havi almenaŭ subjekton -- ne povas esti korektaj frazoj, kiuj enhavas nur objekton.

Show thread

Aliaj ekzemploj de netransitivaj verboj similaj al "esti" estas a) fariĝi: Ŝi [subjekto] fariĝis kuracisto [priskribo] (NE: kuracistoN). Kaj b) resti: Mi ĉiam restos via amiko (NE: amikoN).
La frazojn en Esperanto oni povas grandskale dividi en sen-subjektajn kaj subjekt-havajn. La sen-subjektaj estas tiuj, kiuj havas nepersonan verbon, ĉefe la verboj de meteorologiaj fenomenoj: pluvi, neĝi, hajli, ŝtormi ktp. Per ili oni povas fari sensubjektajn frazojn: Pluvas. Forte ŝtormis.

Show thread

Aĥ, mi tute forgesis ...
Parto 0: Esperanto uzas akuzativon. Pri tio oni opiniu laŭplaĉe, sed kiuj ne emas alkutimiĝi, sciu, ke multajn ĝenas la ellaso de la akuzativa finaĵo, kiam ĝi necesas, kaj ofte tio eĉ stumbligas (t. e., ke ni devas relegi aŭ mense reaŭdi la frazon por kompreni, kaj tio signifas, ke la eldiroj povas fariĝi tedaj, kaj tio eble signifas, ke ni sentos la emon dediĉi nian tempon al io alia). Mi ne diros pli pri la afero ol: se vi tute ne ŝatas akuzativon, lernu na Ido. ;-)

Parto 1: "Esti" ne estas transitiva verbo, ĝi neniam havas objekton en akuzativo. Oni ja fakte diras, ke A (kutime la subjekto) *estas* B (la alia aĵo), do kial oni uzu alian kazon? Konsekvence, frazoj kiaj "Mi estas feliĉulon." estas eraraj. Same kiel "esti" oni uzu verbojn, kiuj ankaŭ identigas aŭ kvazaŭidentigas la du menciaĵojn, ekzemple: ŝajni ("Tio ŝajnas al mi bona ideo."), konsideri ("Mi konsideras tion bona ideo." -- pri tiu verbo, atendu la tuton pri neekzistanta duopa akuzativo) ktp.

Show thread
Show older
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.