Mi adoras tiun ĉi idon naskitan de rilatoj inter Metalo kaj Klasiko 🤘 😍 🔥

youtu.be/h2HPm48py9o

Malhajres boosted

Salaton, panon kaj tutan energidonan matenmanĝon el Eŭropo! 🇪🇺 Kiel vi fartas?
Mi ĵus aliĝis kaj volonte akceptos helpon por libere moviĝi 😀

Veee, mi ne sukcesas endormiĝi, moskitoj atakas min.. Mi esperas travivi kaj ne esti finmanĝita ĝis morgaŭ

Ne diru al mi komlimentojn, ili vundas mian senton pri malmemdigno 🙃

En tiuj ĉi "popoldiroj" temas pri homoj, kiuj povas nur bone paroli (aŭ promesi), sed neniam fari

Ne atentu bonvole pri tiuj stultaĵoj. Tiel maniere ni kun alia esperantisto el Telegrama grupo simple amuziĝis kaj infanumis 😅

Samsignifa "popoldiro" (maldece) 

Samsignifa "popoldiro" (maldece) 

Esperantigita variaĵo de unu rusa proverbo (akordas al estontaj vortaroj 👌):

" Laŭ paroloj vi estas Tolstoj Leono,
Sed laŭ faroj - simpla kacuono"

Ĉu vi volas bone koni personon? Tiam ne atentu pri kion oni diras pri tiu, kaj kion tiu diras pri si mem. Sed atentu pri tio, kion ri diras pri aliaj

Estu gardaj!
Eĉ se vi ne diras maldecaĵojn, ĉiam eblas ke apud vi troviĝas iu, kiu malgraŭe imagas ilin!
(kiel mi 😈)

Kaj jen la originala versio 😍

(eble mi enamiĝis al la kantisto)

youtu.be/tzZO6SF6plc

Mia tago komencis per tiu ĉi belega kanto 🎶

Ekde nun mi aŭskultos ĝin ĉiam kiam pluvas 🌦️

youtu.be/fOBkKcbJUAE

Malgranda kolekto de esperantigitaj rusaj verkoj!

Mi rimarku la belegan fabelon "Skarlataj veloj" de Aleksandro Grin, kie temas pri helaj homaj sentoj kiel espero kaj amo. Ĝi lernigas kiel revi!

Kaj ankaŭ scienc-fikcian socio-filozofan verkon de Ivan Efremov "La Nebulozo de Andromedo"

esperanto.mv.ru/ESP/literaturo

Malhajres boosted

Saluton, mi estas novuzanto de cxi tiu servilo. Mi esperas bonsperti kun vi cxiuj cxi tie!

Malhajres boosted

Se ĉi-semajnfine mi ĝuos sufiĉe da libera tempo, mi ŝatus fari (komenti en reala tempo) dum mi spektas filmon. Kiun mi spektu?

Kion ni povas fari por igi esperantistaron pli juna?

Mia nuna kredo:

Ne konraŭ-fundamente, do ne erare! ☝️

Preskaŭ duonmonate ĉe mi estas ŝanĝema kaj malvarma vetero kun pluvoj, ne ŝajnas somere. Kaj mi trovis bonon en ĝi, mi ne suferas pro moskitoj! Nun mi pripensas ke iam translokiĝi pli norde. Sed.. se nordaj moskitoj havas felon kaj bone toleras malvarmon 🤔

Show more
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.