Ĉu vi ŝatas legi poezion en Esperanto?
Serĉante informojn pri la poeto Jorge Camacho mi trovis retpaĝon de literaturo en Esperanto, kiun mi ne konis. Ĝi estas simpla sed bone organizita kaj enhavas valorajn informojn.
Mi kopias kelkajn ligilojn sube,
* http://literaturo.esperanto.net/unikodo.html
* http://literaturo.esperanto.net/ba/profundrec.html
Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Virtuala Kongreso kaj Somerkursaro 8–12 januaro 2022.
https://esperanto.org.au/eo/pri-ni/kongreso/
Mi ŝatintus partopreni la kongreson, sed bedaŭrinde ĝi okazos per Zoom kaj ĝi ne ŝajnas al mi sekura ilo.
#PorLaPlanedo mi interesiĝis pri valoroj de budhismo, i.a. altruismo, bonkoreco, kaj zorgo pri aliaj homoj #HomojValoras #EtikaMondo #ReligiojNeNurTemasPriDioj!
Kion vi opinias pri tio, kion vi faras? #NiAguKune
Mi kolektas informojn pri la ĉeesto de Esperanto en Penedés, regiono de Katalunio, precipe pri urbo nomata Vilafranko. Jam estas multe da informoj pri la konata Muzeo Subirats, sed ne pri aliaj lokoj de la regiono. Ĉu vi volas helpi min?
Ŝuko sendas metilernanton al la hejmo de kliento por liveri pakaĵon. Kiam la metilernanto revenas de mendado, Ŝuko demandas al li:
—Ĉu vi jam portis la pakaĵon al la domo de Don Rafaelo?"
—Jes, sinjoro— la knabo respondas.
—Bonege. Ĉu li ion donis al vi?
—Jes sinjoro. Li diris al mi: «jen, por kelkaj ŝuoj...»
—Ha, tre bone. Kaj... kion li donis al vi?
—Li donis al mi ŝulaĉojn!
😂 😂 😂
Kopenhago volas fariĝi klimatneŭtrala
http://esperantaretradio.blogspot.com/2021/12/kopenhago-volas-farigi-klimatneutrala.html
Saluton karaj,
por festi Zamenhof-tagon mi preparis etan tekston pri la kvar libroj verkitaj de Lazaro Ludoviko Zamenhofo , per kiuj Esperanto naskiĝis. La teksto inkluzivas la ligilojn por legi kaj elŝuti la kvar librojn.
Lastatempe, mi provis la Gemini-spacon kaj por vidi kiel ĝi funkcias, mi konvertis tiun tekston en kapsuleton kaj dividis ĝin ĉi tie,
gemini://gemlog.blue/users/ludoviko/1639388458.gmi
aŭ ankaŭ,
https://proxy.vulpes.one/gemini/gemlog.blue/users/ludoviko/1639388458.gmi
Saluton, kiel vi fartas? Ĉu vi faros ion specialan por festi Zamenhof-tagon?
@ludoviko
Ĉu vi ne satas mastodonon?
Mi konsideras la popoloj de esperanto.masto.host Esperanto-grupon
Bonsanĉe homoj de la mastodonon kaj de la gnusocialon povas paroli inter ni 🙂
Bonan tagon geamikoj. Mi esperas, ke vi ĉiuj havas feliĉan mardon. Por ĉiuj, kiuj alvenis al Fediverso serĉante alternativojn, mi volas dividi kun vi ligilon al retejo konata kiel Switching.software, aŭ pli simple Swiso >> https://swiso.org/. La loko estas dosierujo de etikaj, uzeblaj kaj privatecaj alternativoj al GAFAM kaj similaj. Tre interese. La enhavo de la retejo disponeblas laŭ permesilo CC BY-SA 4.0. Bedaŭrinde la paĝo ne estas en Esperanto. #esperanto #fediverse #fediverso #gafam
Saluton geamikoj kaj bondezirojn al vi ĉiuj. Mi volas rekomendi, ke vi legu la lastnumeron, eldonita en Esperanto, de la Unesko-Kuriero, la ĉefa oficiala revuo de Unesko pri kultura disvastigo (se vi emas, kompreneble). Tiu lasta numero traktas la temon de restarigo de vividiverseco. La enhavo estas interesega kaj la redaktado estas de tre bona kvalito. Se vi volas konsulti ĝin ĉi tie mi lasas al vi ligilon por elŝuti la revuo: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000377986_epo | #vividiverseco #ekologio #esperanto
La foto ĉe la supro de mia mastkonto estis farita dum promeno tra la barcelona monto de Tibidabo. Dekstre de la bildo oni povas vidi la Zamenhof-paron. La ekskurso estis parto de la programo de la 5a Internacia Kongreso de Esperanto, okazinta en Barcelono en septembro 1909. La foto, de nekonata aŭtoro, estas liberigita en la publikan havaĵon. #barcelono #esperanto #zamenhof
Mi estas esperantisto el Barcelono. Mia plej ŝatata ludo estas goo. SAT n-ro 36130.