"Kie estas estrarano pri interreto? Pri kontaktoj kun mondaj gigantaj konzernoj, kiujn oni eble povus interesigi pri Esperanto? Pri bitigo de la arkivoj de UEA? Mankas. Mankas. Mankas. Ĉu vere ĝemelaj urboj estas pli gravaj?" https://www.liberafolio.org/2019/07/30/arosev-la-esperanto-movado-pereas/
"En mil naŭcent sepdek kvar,
lin elektis la homar';"
Se vi vidos lin ĉe la Universala Kongreso, nepre salutu lin!
monardo floras kaj la abeloj zumas… sed mi nur ŝvitas #hajko #esperanto https://images.bierfaristo.com/view.php?p=15636317705857
"El la buŝo, vort' unua, #Esperanto, tute flua;" https://www.youtube.com/watch?v=Dw-pt0AojcM
Ĉu per komputila klavo,
pli potencas plum' ol glavo;
Ĉu anĝelo de l' ĉielo,
aŭ estaĵ' de l' ekster tero?
Kiel ajn ni komunias,
nur la Eternulo scias.
"La historio de la plej eminenta esperantisto en la tradicio de hispana romanco." https://www.youtube.com/watch?v=Dw-pt0AojcM
spektas basbalon (Sankta-Luisaj Kardinaloj) kaj trinkas bieron. Samkiel @philipbrewer , tamen li verŝajne drinkas malpli bonan bieron. :-p
Malgraŭ la suno, bruo de fora tondro… ĉia ĉielo. Mi paŭzas dum momento, hezitas sendecide. #tankao #esperanto
prelegis antaŭ semajno ĉe la usona landa kongreso: Antaŭ Hajko: Amo, malfeliĉo, kaj tankao. http://blog.bierfaristo.com/content/anta%C5%AD-hajko-amo-malfeli%C4%89o-kaj-tankao
Profesoro, komputilisto, biologo, kaj premiita verkisto de Esperantlingvaj hajkoj, hajbunoj, kaj prozo. li/lia