Ĉu vi spektis la serion «The Expense»? Ĉu ne estas problemo pri alkoholaĵo? Ŝajnas al mi, ke ne estas epizodo sen persono drinkanta.

Ridindas, ke homoj koleriĝas pro la nigra haŭto de aktorino de la eta sireno.
Pli Ridindas, kiam oni ekscias, ke la verkisto de la fabelo estis viro kiu sentis amon por la filo de sia mecenato, kaj ke li iamaniere volis perdi sian « voston » por gajni la intereson de tiu viro.

Hieraŭ, mi marŝis dum manifestacio kontraŭ faŝismo (novnazioj kantis militajn kanzonojn aŭguste en la urbo).
Ĉi matene, tri horoj da ajkido.
Mi kredas, ke mi indas bieron. 😪

Tio fakte estis bongusta.
Multi pli bongusta ol la zingibra torto.

Show thread

Mia koramiko aĉetis freŝan pimenton. Ni neniam kuiris ĝin. Mi timas.

Ekde la komenco de la monato, mi estas aktivulo por la loka kandidato de la progresema unio al la venonta parlamenta balotado.
Mi gluas afiŝojn, sonas ĉe la pordo de civitanoj por reklami la kandidaton, disdonas agitfoliojn proksime al bazaroj.
Tiu misio estas pli laciga kaj streĉa ol tio, kion mi pensis.

Estis ero de butero falinta sur la tablo.
Mi pensis: nu, estas malfrue, mi purigos la tablon morgaŭ.

Evidente, mi lasis la manon precize sur tiu malpuraĵo ĉi-matene.

Fek al vi, Pigreco.

La okazo daŭris nur 5 minutojn. 😲
Ŝi alvenis, forigis la fadenetojn kvazaŭ ili ne estis ligitaj, kaj foriris tuj.
Mi ne devis pagi ion ajn pro la socia sekureco de mia lando. 👌

Show thread

Mi atendas flegistinon por ke ŝi forigu sutururojn.
😰

Mi fuŝis la priskribon de la bildo por misvidantoj.
Kompreneble temas pri terenoj, ne teranoj. 😑

Show thread

Mi miras, ke homoj kiuj vidas tian bildon tuj demandas pri kiel oni veturas per aŭto en tia kvartalo.
Ili ne kapablas imagi vivon sen aŭto.
Aŭtoj havas tro grandan spacon en nia vivoj.

Mi ĵus provis la oficialan apon Mastodon por Android.
Bedaŭrinde ne haveblas esperanta traduko. 🙁
Kompreneble: tio estas la unua versio.
app.joinmastodon.org/android

Se vi havas Tviteran konton kaj vi serĉas esperantaĵon, jen esperanta komunumo: twitter.com/i/communities/1499
Tie, oni nur pepas esperante.
Krokodiloj foriru! 😜

Mi estas pli ol 30 jara, kaj mi ĵus ludis majnkrafton ĝis la unua horo matene.
Mense, mi verŝajne ankoraŭ estas kreskanto. 🙄
Mi bonŝance ne havas gravan respondecon.

RT @laverdavero@twitter.com

NUN: onidire Twitter estos baldaŭ malpermesata en Rusio

🐦🔗: twitter.com/laverdavero/status

Romano boosted

Mia konatulom kiu nun Estas en Harkiv diris ke lia amiko, kiun li konis ekde infaneco, estis murdita dum li protektis Kiev.

Nun tiu konatulo planas iri al la popola armeo.

Romano boosted

Mi pripensas elpreni parton de mia mono el banko, sed nun vidas, ke estas limoj pro atingebleco de monbiletoj.

Sed tio certe aliaj problemoj ol tiuj pri kiuj skribas mia konatulo el Kiev, li preparas tranchilon k lumilon

Show older
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.