cetere, se vi havas IPFSn, eble indas fiksi (angle "pin") la jenajn dosierojn, por ke ili ne malaperu se mi malaperus:
ESPDIC https://ipfs.io/ipfs/QmRR74wYz2dz4qJtSa19hL8PdHYCPDCgf84KK5Qc3u6pJx
Proverbaro Esperanta https://ipfs.io/ipfs/QmULRqWKQr64kbyoDTxYmTPJWFHuAbKdQ6UeAgWrkfy8gW
mi antaŭ 11 tagoj: mi nur povas manĝi klarajn likvojn. sed kiel nutriĝi? mi supozas, ke mi supuzos.
hieraŭ mi finfine revenis hejmen kun la koramikinoj kaj katoj. kompreneble mi lacegas, sed ĉio estas en ordo.
jes, viaj hupoj estu verkitaj stile de klaklogaĵo.
Spain to remove Franco's remains Show more
"genra transiro estas la procedo iom post iom ekfajfi pri ĉies opinioj."
-transgenrulo, kies nomon mi ne plu memoras
nemontrenda en laborejo Show more
mi tre ĝojas, kontentas, ktp.
ĝis nun mi tre bonsanas post bezonita operacio; oni diras, ke malmultaj homoj pli bone fartas post ĝi.
La resaniĝo facilas
kompare kun la veturo
al la kirurgo.
(kaj bezonos.)
la ioman paŭzon mi bezonis.
ve, nu, post sana paŭzo, kiu komencos morgaŭ kaj eble daŭros pli-malpli semajnon, mi verŝajne revenos al Mastodono... mi ja tre ŝatas la ideon de social.coop kaj volas daŭre partopreni, do verŝajne ankaŭ restos ĉi tie.
tre baldaŭ mi ĉesos afiŝi en Mastodon, ĉar ĝi ne liveras kion ĝi promesas. ĝiaj reklamoj diras, ke ĝi povigas uzantojn kaj komunumojn kaj ke ĝi gardas marĝenajn homojn kontraŭ mistrakto kaj ĉikanado. tamen la ĉefa evoluiganto mokas la zorgojn de marĝenaj homoj pri ĉikanado kaj mistrakto: https://mastodon.social/@Gargron/100136252878083322 (anglalingve)
@kittybecca Mi nur povas kompari kun la francan “boule de poils”, laŭvorte “bulo da haroj”.
Se “harbulon” oni jam uzas alie, eble precize “bulo da haroj”, aŭ “hara bulo”? Tio respektus la interlingvan principon laŭ kiu la kunmetaĵoj emas havi sencon pli metaforan/abstraktan ol disigitaj nomaj grupoj (ekz. ora fiŝo / orfiŝo).
kiel oni nomas la vomaĵon kun haro (interalie), kiun katoj devas eligi pro tio, ke haroj kolektiĝas en iliaj stomakoj post sinlavo?
en la angla oni nomas tiujn "hairballs" ("harbulojn"), sed tio ŝajnas esti aparta afero en esperanto, laŭ revo:
"Kunturnaĵo da haroj bule noditaj sur la verto aŭ ĉe la nuko: 'ho, ŝia ebona hararo densa kaj brile glata! Jen hispana pinglo en helena harbulo'"
pardonu; mi uzis misan konton
J'ai trouvé quoi répondre quand on me parle d'intelligence artificielle
"Ofte farata eraro, kiam oni klopodas desegni ion komplete nefuŝeblan, estas subtaksi la eltrovemon de kompletaj fuŝuloj."
-Douglas Adams
"En la komenco la universo estis kreita. Tio kolerigis multajn homojn kaj oni vaste rigardas ĝin kiel malbonan paŝon."
-Douglas Adams