mi havis koŝmarojn pri zombioj. en la sonĝo, mi estis devigita per la aliaj esti « cervo », kiu en la sonĝo signifis « iu, kiu metas sin je danĝero, kiel skoltado aŭ allogaĵo. »

nuntempe, ĉiuj miaj koŝmaroj estas pri KOVIM. mi tute ne ĉagrenas kiam mi sonĝas pri esti nuda antaŭ amaso, nek se miaj dentoj elfalas el mia kapo, nek se mi sonĝas pri iu monstro... ne, ĉi tiu viruso estas mia plej granda timo, mia nemezo

eviti la KOVIM-on dum la cetero de mia vivo gravas al me pli ol io ajn alia kaj mi estos sukcesa je mia misio.

mi neniam havis KOVIM-on. mi neniam havos KOVIM-on. dum la cetero de mia vivo.

mi nur volas trovi amikojn kiujn estas ankaŭ nulKOVIMistoj, kiujn ne « reiris al la normala vivo, » mi volas ke ili ankoraŭ konsideru serioze la KOVIM-on.

eble ke mi neniam vidas ilin persone, sed, nu, tiel estas nia mondo, ĉar la cetero de la homaro estas egoisma kaj stulta.

pli ke mi vidas/aŭskultas de la homoj, malpli mi volas koni iu ajn homon.

oni vidas klare, ke la mondo glitas pli kaj pli rapide en direkto al la faŝismo ĉiutage.

« kio koncernas min, mi rezignas el la homaro. mi ne plu volas esti, nek povas esti, homa. kion devus mi fari? labori pro socia-kaj-politika sistemo, farigi malfeliĉan iun knabinon? serĉi malfortojn en filozofaj sistemoj, lukti pro etikaj kaj estetikaj idealoj? ĝi tute estas tro malgranda. mi demetas mian homecon eĉ se mi trovas min sola. Sed ĉu mi estas ne jam sola en ĉi tiu mondo el kiu mi atendas nenion? » - Emil Cioran

« verdire, mi ne povus zorgi malpli pri la relativeco de scio, simple ĉar la mondo ne meritas esti sciata. » - Emil Cioran

« En mondo de monotona hororo, ne povus esti savo en sovaĝa revado. » - Richard Matheson, Mi Estas Legendo

de tempo al tempo la penso trafas mian menson: kio, se mi estas imuna? tamen, ĉi tio estas ne hipotezo kiun mi volas provi.

mi scias ke, la pli probabla kialo pro kiu mi neniam estis infektita estas ke, mi estas prudenta kaj singarda. mi antaŭzorgas ĉiam kaj ĉie.

tute neniu portas plu maskojn. kia frenezeco. kia stulteco.

mi ne sentas min eĉ trista, nur disrompita kaj tute senespera.

Show thread

ĉi tiu tempo en mia vivo, mi sentas min pli sola ol iam ajn. mi pensas ke, mi ne plu volas eĉ kunamiki kun mia plej proksima amiko de infaneco. ĝi rememoras min de iuj malnovaj tempoj en mia vivo kiam mi ne havis neniun, tamen nun estas eĉ malpli da espero.

(mi kredas ke, la pandemio ne finiĝis, kaj la homoj kiuj reiras al iliaj « normalaj vivoj » estas stultaj kaj abomenindaj, kaj mi malamegas ilin.)

Show thread

mi pensas ke, eĉ mia plej proksima amiko, de mia infaneco, fordrivas el mi, kaŭze de COVID kaj niaj malsimilaj pozicioj pri la pandemio. ŝajnas al mi ke, ĉi tiu mondo tute postlasis min.

antaŭ kelkaj noktoj, mi revis en esperanto. hieraŭ nokte, mi revis PRI revi en esperanto.

Show older
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.