Du krude rasismaj tekstoj dum pluraj semajnoj estis videblaj en la Forumo de UEA, kie ili estis legitaj de dekoj da homoj. Tuj post atentigo en la komitata diskutejo, vicprezidanto Fernando Maia aranĝis, ke la afiŝoj malaperu senspure.

liberafolio.org/2021/03/23/ras

Laŭ Fabrício Valle la Civito eldonas Heroldon kontraŭleĝe. Li nun entreprenos novan provon mem eldoni ĝin kaj proponas al esperantistoj aĉeti akciojn.

liberafolio.org/2021/03/22/fab

Pasis sep jaroj post la anekso de Krimeo fare de Rusio. Nun eblas libere elŝuti mian libron pri la tiamaj okazaĵoj.
kniivila.net/krimeo-estas-nia

La Akademio de Esperanto diskutis la seksneŭtralan pronomon ”ri” kaj oficiale decidis ne plu okupiĝi pri ĝi ”dum almenaŭ dek jaroj”.

liberafolio.org/2021/03/17/la-

Nur tri el dek studentoj en Hungario trapasis la ekzamenon pri Esperanto. Neniu alia lingvo montriĝis same malfacila. Ĉu vere Esperanto estas la plej malfacila lingvo en la mondo?

liberafolio.org/2021/03/05/cu-

Vilmos Benczik – konstruinto de kolonoj

Unu el la plej influaj kaj sagacaj esperantistoj hungaraj, kun efiko tutmonda, forpasis la 27-an de februaro en Budapeŝto.

liberafolio.org/2021/02/27/vil

En la Esperanta eldonado troviĝas granda manko de faka populariga literaturo, skribas Tonjo del Barrio. Laŭ li estas probleme, ke eĉ la ekzisto de tiu ĝenro plej ofte estas forgesata, kiam oni parolas pri la Esperanta literaturo.

liberafolio.org/2021/02/23/kaj

Antaŭ cent jaroj, post la detrua mondmilito, ne nur esperantistoj esperis ke internaciismo kune kun laboro kontraŭ rasaj kaj naciaj antagonismoj preventos la ripetiĝon de tia katastrofo. En sia artikolo Ulrich Lins rakontas pri la evoluo de la movado en epoko, kiun multaj nuntempaj esperantistoj apenaŭ konas.

liberafolio.org/2021/02/20/cen

Esperantistoj malaperigis Esperanton. Sed ĉu tio estis saĝa? Nova fazo en la konflikto kun la japana revuo.

liberafolio.org/2021/02/09/esp

La plej grava tasko de esperantistoj estas ne propagandi, sed lerni Esperanton kaj kleriĝi pri ĝi. Tion skribas la iama ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller en artikolo, kiu reaktualiĝis lige kun ĵusa diskuto pri informado en la komitato de UEA kaj en Facebook. Libera Folio republikigas la artikolon kun permeso de la aŭtoro.

liberafolio.org/2021/01/24/bul

La anglalingva Vikipedio estiĝis antaŭ dudek jaroj. Nur kelkajn monatojn poste aperis la Esperanta Vikipedio, kiu nun havas preskaŭ 300 000 artikolojn.

liberafolio.org/2021/01/19/du-

esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.