Show more

Mi tranĉis min sekigante la tranĉilon. Mi ne ŝajne ankoraŭ ne vekiĝis.

@trinukso Mi konas nur la vorton jungilaro. Sed ĝi eble estas nur por pli grandaj bestoj.

@jsv Kaj la eŭska vorto “ni” signifas “mi”.

Mi trovis sur nia interŝanĝa tablo en la doma trairejo libreton kun rakontoj en la malta, “il-linja l-ħadra” (la verda linio) de Clare Azzopardi. Ĝi eĉ havas dediĉon de la verkistino por mi: “Lil Thomas b’ħafna xewqat sbieħ! Clare 28/02/2012” (Al Tomaso kun multaj belaj salutoj!). Mi ĝojas.

@edheil @jsv @persi Birdujo ankaŭ solvis problemon, kiun mi ne havis, sed post du jaroj mi uzis ĝin ofte kaj nun mi estas ankaŭ tie ĉi. 🐦

@johlio Jes, mi rimarkis, ke kelkaj homoj kvazaŭ venas ĉiumatene el la ŝtonepoko kaj miras pri kvindek- aŭ eĉ centjaraĝaj inventaĵoj.

jxetkubo boosted

Je ĉi dato en 1836 baptiĝis Thomas Crapper, kiu inventis la akvokaptilon U-kurbaĵo, plibonigis aliaj banĉambrajn ekipaĵojn, kaj do plisanigis la tutan societon. Ni ne scias la dato de lia nasko, nur de lia bapto.

Briteliro 

Johnson estas nun du monatojn en la ofico, perdis ĉiujn parlamentajn balotojn, faris el sia plimulto malplimulton de kvardek tri, mensogis al la reĝino, kontraŭleĝe paŭzigis la parlamenton kaj havis neniun proponon por la . Estas fiaska bilanco.

jxetkubo boosted

Je ĉi dato en 1898 naskiĝis Howard Florey, kiu eltrovis praktikan metodon por la produktado de penicilino post kiam Fleming malkovris la efikon de la ŝimo eo.wikipedia.org/wiki/Howard_W

@bpeel Ĉu esti aŭ ne esti,—tiel staras nun la demando: …

jxetkubo boosted

Richard Matthew Stallman (RMS) demisias de la FSF (Libera Softvaro Fondaĵo) hodiaŭ. 😞

Show more
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.