Follow

La latva parlamento ĵus aprobis leĝoŝanĝon, laŭ kiu nunaj loĝpermesoj (nu, _permanent residence_, mi ne scias ĝustan leĝan terminon en esperanto) por rusianoj daŭros nur jaron, kaj post la jaro por daŭrigi ilin oni devos pruvi, ke oni scipovas la latvan.

Fine ni ricevis respondon al la demando “Kiu profitas de la milito?”. Farantoj de linvgaj kursoj kiel “Lernu la latvan en 28 tagoj” 😂

@jsv Bonŝance mia rusa lernanto jam havigis al si la hispanan ŝtatanecon. Mi ja timas, ke tiaj aĉaĵoj disvastiĝos tra la tuta Eŭropo.

@jsv Momenton... Mi estas lingvoinstruisto! Mi povas profiti de rusoj loĝantaj en Hispanio! Tiaj leĝoj bonas.

@persi Nu, la postulata nivelo estas A2. Tio atingeblas dum jaro kaj ne ŝajnas maljusta.

@persi Certe, tiu devas esti aŭ ĝenerala postulo aŭ ... ne esti.

@persi @jsv Ĉu temas pri rusoj ĉu pri *ĉiuj loĝantaj laŭ konstanta loĝpermeso*?
La vera kialo estas devigi rusparolantoj uzi la latvan kiuj ĝis nun rifuzis lerni eĉ la bazon

@sebacyp
Kiel mi komprenas, ĝi koncernas rusiajn civitanojn, kiuj havas konstantan loĝpermeson, ĉar antaŭe ili estis aŭ civitanoj aŭ tiuj fifamaj “necivitanoj” de Latvio.

La leĝoŝanĝoj ankaŭ striktigas postulojn al civitanoj de Rusio kaj Belarusio por ricevi ajnan tipon de loĝpermeso. Esence, la ideo estas “pli da venantoj el tiuj du landoj ne estas bonvenaj”.
@persi

@jsv Kvankam mi iomete komprenas ilian timon de Rusianoj, mi malaprobas la agojn
Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.