Follow

Rusio, milito 

Ŝajne Putin fine decidis formale deklari militstaton kaj mobilizadon. Kiel minimume, la tumulta agado en dumo kaj en “popolaj respublikoj” devas montri tian decidemon plivastigi la konflikton. Eble ĝi estas nur blufo ĝuste nun, sed kio okazos post ke neniu estos impresita?
Mi certe vivas en interesaj tempoj kaj havas raran eblon vidi kiel enorma katastrofo superfalas la landon ondo post ondo.

Kial mi ne povas simple lerni lingvojn anstataŭe? 😅

@jsv Ĉu tio signifas, ke oni jam povas nomi militon milito? Ĉu daŭre tio estas "operacio"?

@sebacyp
Kiu scias kun Putin? Mi suspektas, ke la ulo eĉ fiziologie ne plu kapablas nomi katon kato.

Nu, mi atendus, ke en la retoriko ĝi ja fariĝos milito baldaŭ, sed, kompeneble, ĝi estos defenda milito kontraŭ Ukraino-NATOa agresio.

Almenaŭ tio ŝajnas la nova plano:
1. Fulmrapidaj “referendumoj” en la okupitaj teritorioj pri ties aliĝo al Rusio
2. 146% de la loĝantaro poras la aliĝon
3. Ĉiu provo de Ukraino repreni la teritoriojn fariĝas invado en Rusion

5. Profito!
🙈🙉🙊

@jsv @sebacyp

4. Deklaro de militstato kaj mobilizado de rekrutoj

@Tjeri
Nu, uzado de ĉiuj rimedoj. Mobilizado, vastoskalaj atakoj kontraŭ kritika infrastrukturo, nukleaj armiloj… totala milito. La problemo pri tiu plano estas, ke Kremlo jam klare montris, ke ĝi timas aŭ, kiel minimumo, forte hezitas, uzi rimedojn kiujn ĝi ankoraŭ ne uzas. Se ĝi emus, ĝi havis sufiĉan pretekston (atakoj kontraŭ Belgorodo kaj Krimeo, ekzemple).
@sebacyp

@Tjeri
La plej fervoraj subtenantoj de la milito ĝis nun estas sursofaj batalantoj kaj junuloj el malriĉa provinco, revantaj enspezi/prirabi riĉojn kiel solduloj. Nek tiuj nek ĉi tiuj speciale bonvenigos devigan (kaj do malbone pagatan) militservon.
Sed, nu, nun ke oni startigis la procezon, mi ja atendas, ke ni vidos almenaŭ partan mobilizadon kaj militigon de la industrio, eble militstaton en la landlomaj regionoj. Mi dubas pri la tuja tutlanda kaj amasa, tio ne estas stilo de Putin.
@sebacyp

@Tjeri
Oni anoncis alparolon de Putin al la nacio hodiaŭ, kaj ĝi malfruas jam je du horoj. Jen, *tio* ja estas lia stilo. 🤦
@sebacyp

@Tjeri
Oni tute jam tute nuligis ĝin hodiaŭ kaj diris, ke oni montros la registraĵon morgaŭ. Nu, bone. Komento de la ukraina flanko: “Pri kiu, diable, amasa mobilizado vi parolas, sed vi ne havas logistikan kapablon eĉ por venigi unu avon antaŭ kameraon!”
@sebacyp

@Tjeri @sebacyp
Do li ja ordonis partan mobilizadon (laŭ la ministro pri defendo, oni rekrutigos 300 mil, sed fakte la numero ne estas dokumente fiksita ĝis nun). Kaj li denove minacis al la tuta mondo per nukleaj armiloj. 🤷‍♂️

@Tjeri @sebacyp La ministrejo produktas multe da trankviliga bruo pri limigita skalo de la mobilizado. Sed la dokumento, kiu estis publikigita, estas maksimume nespecifa pri nombroj kaj daŭroj, ĝi permesas rekrutigi kiom ajn da rezervistoj, kiam ajn, laŭbezone.

@jsv 300 mil estas limigita skalo de mobilizo? Eblo mi kontrolu kiom da armeanoj ni havas entute :/
Sed la nombro ne gravas kaze de nuklea atako (eĉ se ĝi estus "nur" detruo de la atomelektrejo).
Ĉu ekzistas iu ebleco malebligi tian agon al ajna ŝtatestro? Ne gravas ĉu rusa, barata ĉio iuj alia kiu sentis sian landon endanĝerigita?

@sebacyp Nu, la deklarata nombro de rezervuloj estas 25 milionoj, do jes, alvoki 300 mil estas limigite. Sed praktike... nu, la februara invado estis de armeo enkalkulanta malpli ol 100 mil da soldatoj kaj ĝi estis logistika koŝmaro laŭ ĉiuj atestoj.

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.