Follow

Dum ni parolas pri interesaj artefaritaj lingvoj, mi ĝus trovis ĉi tiun: minilanguage.com/

Laŭ la unua impreso, ĝi ŝajnas ĉarma minimumismaĵo, forte influita de Toki Pona kaj Glosa.

@jsv

dankon- ĝi aspektas kiel interesa projekto ("toki pona++") sed pli inventitaj lingvoj ne proksimigas nin al komuna dua lingvo (la "komuna" parto estas la malfacila parto)

@js Nu, mi ne vidas aliajn projektoj kiel malhelpo. Unue, la plejmulto de tiuj, kiuj okupiĝas pri aliaj artefaritaj lingvoj, parolas aŭ almenaŭ komprenas esperanton. Grupoj pri helpaj kaj artaj lingvoj estas inter tiuj tre malmultaj lokoj rete, kie oni povas fakte alparoli nekonatulojn en Esperanto kun bona ŝanco esti komprenata kaj eĉ ricevi respondon...

@js Due, eĉ tiuj planlingvemuloj kiuj malŝatas kaj kontraŭas esperanton, ofte estas samideanoj pri io. Eĉ se ili ne kontribuas al esperanto, ili eble kontribuas al interlingvistiko aŭ al lingvistiko ĝenerale, aŭ simple havas estimon pri lingvoj kaj kulturoj, do mi ne emas konsideri ilin malamikoj. Ne en la nuna mondo, ĉiuokaze 😉

@jsv

la utopia revo pri universala dua lingvo estas la plej interesa parto de esperanto por mi...

ellabori novajn lingvojn povas esti interesa kaj kreiva kaj eble helpema al esperanto (kiel vi mencias)- sed la "universala" parto fragmentiĝas...

(eble ĝi estas "duonangla" kiu fariĝas nia komuna tutmonda lingvo)

🌐

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.