@persi
Estas multaj memeoj en la reto kun la frazo «Kiam vi ekscias, ke via kutima vivmaniero fakte nomiĝas kvaranteno», tio estas ĝuste pri mi.
Nu, klare ke la tempo estas malbona por ĉiuj, homoj mortas, ekonomio ruiniĝas, kaj mi ŝatas tion ne pli ol iu alia, sed la izoliĝo mem… pli kaj pli ofte homoj ĉirkaŭ mi plendas, kiel malfacila kaj laciga ĝi estas por ili, kaj mi pensas “Ĉu? Sed estas ja tute plaĉa afero, mi nur komencas ĝui ĝin!” 😂
@jsv Nu, ankaŭ mia vivmaniero ne multe ŝanĝiĝis 😅 Sed al mi ja mankas miaj karuloj.
@jsv Mi ĉiam ŝatis danci kaj kanti, sed mi neniam pensis, ke mi iam sopirus tiom multe homan kontakton.