COVID-19, Moskvo 

La stabo pri kontrolo de la situacio publikigis statistikon, kaj tiu estas tute malbonaj novaĵoj por la junularo.

El ĉiuj konfirmitaj kazoj (1014) en la urbo, 46% aĝas inter 35 kaj 64, 35.5% — inter 18 kaj 34.
El severaj kazoj (kun lunga damaĝo), 45% de pacientoj pli junas ol 60, 15% — ol 40.
El tiuj, kiu nun spiras artefarite, 64% pli junas ol 60, 40% — pli junas ol 40.

Estas danĝere nur por maljunuloj kun kronikaj malsanoj, oni diradis? 😷

COVID-19, Moskvo 

Nu jen, Moskvo efektive establas kvarantenon, kvankam oni ankoraŭ sukcesas eviti la vorton. La plej lasta dekreto de la urbestro malpermesas eliri hejmon senkiale (estas nur permesate iri laborejen; al la plej proksima vendejo; kaj por ricevi medicinan helpon). Kaj ĉiuj estas devigitaj konservi distancion je 1.5 metroj unu de la alia. Sed tute ne estas kvaranteno, estas nur nelabora semajno. 😉
Nu fakte estas aldonaĝo al la dekreto pri «reĝimo de alta preteco».

Show thread

COVID-19, miaurbe 

Onidire, la samon oni deklaros ĉi tie ekde mardo. Nu, ni vidu.

Show thread

COVID-19, miaurbe 

Bone, oni deklaris … ion. Estas tuta deliraĵo.

Same kiel en Moskvo, ni havas nek kvarantenon, nek krizostaton. Anstataŭ, same kiel en Moskvo, estas “totala memizoliĝo”.

Se vi ne komprenas, kion tio signifas, nu, neniu komprenas. De la leĝa vidpunkto, tio signifas nenion. Neniu federala leĝo eĉ enhavas la viorton. Sed deklari ian specion de krizo, teorie, oni ne povas limigi homajn rajtojn (tio ja estas precize la diferenco inter «alta preteco» kaj «kriza - 1/2

Show thread
Follow

COVID-19, miaurbe 

situacio»), kaj do plimulto de la malpermesoj devas esti nur rekomendoj. 🤷‍♂️

Samtempe, oni promesas monpunojn pro malobei kvarantenon, kaj jam aprobis leĝon pri tio, sed damne, estas ankoraŭ neniu kvaranteno, estas deviga propravola memizoliĝo! 🤦‍♂️

Nu jen, almenaŭ la jaro ne estas enuiga. 🙃 - 2/2

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.