COVID-19, Moskvo 

La stabo pri kontrolo de la situacio publikigis statistikon, kaj tiu estas tute malbonaj novaĵoj por la junularo.

El ĉiuj konfirmitaj kazoj (1014) en la urbo, 46% aĝas inter 35 kaj 64, 35.5% — inter 18 kaj 34.
El severaj kazoj (kun lunga damaĝo), 45% de pacientoj pli junas ol 60, 15% — ol 40.
El tiuj, kiu nun spiras artefarite, 64% pli junas ol 60, 40% — pli junas ol 40.

Estas danĝere nur por maljunuloj kun kronikaj malsanoj, oni diradis? 😷

Follow

COVID-19, Moskvo 

Nu jen, Moskvo efektive establas kvarantenon, kvankam oni ankoraŭ sukcesas eviti la vorton. La plej lasta dekreto de la urbestro malpermesas eliri hejmon senkiale (estas nur permesate iri laborejen; al la plej proksima vendejo; kaj por ricevi medicinan helpon). Kaj ĉiuj estas devigitaj konservi distancion je 1.5 metroj unu de la alia. Sed tute ne estas kvaranteno, estas nur nelabora semajno. 😉
Nu fakte estas aldonaĝo al la dekreto pri «reĝimo de alta preteco».

COVID-19, miaurbe 

Onidire, la samon oni deklaros ĉi tie ekde mardo. Nu, ni vidu.

Show thread

COVID-19, miaurbe 

Bone, oni deklaris … ion. Estas tuta deliraĵo.

Same kiel en Moskvo, ni havas nek kvarantenon, nek krizostaton. Anstataŭ, same kiel en Moskvo, estas “totala memizoliĝo”.

Se vi ne komprenas, kion tio signifas, nu, neniu komprenas. De la leĝa vidpunkto, tio signifas nenion. Neniu federala leĝo eĉ enhavas la viorton. Sed deklari ian specion de krizo, teorie, oni ne povas limigi homajn rajtojn (tio ja estas precize la diferenco inter «alta preteco» kaj «kriza - 1/2

Show thread

COVID-19, miaurbe 

situacio»), kaj do plimulto de la malpermesoj devas esti nur rekomendoj. 🤷‍♂️

Samtempe, oni promesas monpunojn pro malobei kvarantenon, kaj jam aprobis leĝon pri tio, sed damne, estas ankoraŭ neniu kvaranteno, estas deviga propravola memizoliĝo! 🤦‍♂️

Nu jen, almenaŭ la jaro ne estas enuiga. 🙃 - 2/2

Show thread

COVID-19, miaurbe 

@jsv Cxu vi suficxe antauxpreparis?

COVID-19, miaurbe 

@makis
Tiuj monatdaŭraj kvarantenoj estas problemoj de la unua mondo. Rusio ne estas tiom malriĉa, kiel certaj aliaj landoj, sed ĉiel ajn, plimulto da homoj, precipe en provinco, havas nek monon por aĉeti ĉion necesan por daŭra izoliĝo, nek lokon por gardi ĝin sekure dum krizo, nek ili havas eblon restadi longe sen laboro (kaj ne multaj povas labori el hejmo).
Ni do havas ekscesan fatalismon anstataŭe. 😜

COVID-19, miaurbe 

@jsv Sonas al mi kiel rezignaciemo...

15 kg da rizo, 5 kg da fazeoloj, kaj 2.5 kg da maizfaruno estas malmultekosta kaj povus iun subteni tutan monaton...

COVID-19, miaurbe 

@makis
Nu, mi ne mortos pro malsato dum 2 semajnoj, kaj probable nek dum monato, sed ĉu vi nun optimisme pensas, ke tiu daŭros nur monaton? 😁

Sed mia celo estis, ke oni nur povas sekure sidi hejme, kiam oni povas pagi por la hejmo, kaj neniu atendas sufiĉan subtenon de tiu ĉi ŝtato. Nenio ankoraŭ komenciĝis kaj homoj jam perdas laboron kaj enspezon. Mi ne certas ke ni eĉ daŭre havas ŝtaton kiam tio ĉi finiĝos. Estas… malfacile… esti tute preta por ĉio ajn. 😉

COVID-19, miaurbe 

@jsv Kia pesimisto estus mi se mi pensus ke daŭrus nur unu monaton la pandemio?! 😇

Sed mi komprenas. Mi estas iom bonŝanca ke mi hejme laboras por mi mem, loĝas en la malmultekosta kamparo, ne havas tiom multe da ŝuldo, havas hundojn kiel amikojn, kaj ne sekvas la modon aŭ novismon (nova auto! Novaj vestaĵoj! Nova kuirilaro!)

Alivorte, ni estas tute fuŝitaj.

🧟

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.