Esperanto estus tre taŭga lingvo por skribi privatan taglibron, ĉu ne?

@stefan Esperanto estas grandparte komprenebla por personoj kiuj ĝin ne scias. Do, ĝi apenaŭ povas servi kiel kaŝlingvo.

@gamliel
Kaj ankaŭ gugla tradukilo komprenas esperanton. Pli sekrete estus uzi aŭ pli ekzotikan lingvon, aŭ almenaŭ nekutiman alfabeton. 😉
@stefan

@jsv @stefan Se lingvo ekzistas, eblas traduki el ĝi (maŝinaj tradukiloj tradukaĉas, nur homoj povas traduki bone). Alfabeto ne estas ĉifro (des pli en la komputila epoko), ĉar ĉiu litero havas sian oftecon, kaj estas kutimaj literkombinoj (ekzemple, nomoj).

Sed ekzistas bonaj komputilaj ĉifroprogramoj: GnuPG ktp.

@gamliel
Nu, mi pensis pri eblo de hazarda observanto kompreni tekston je unua rigardo. Klare, se oni uzas ĉifradon (kaj oni devas, se temas pri io sekreta), ne gravas, kiun lingvon uzi.

Kaj maŝina traduko estas nekompareble pli bona ol ĝi estis antaŭ 10 jaroj. Ĝi nur pliboniĝos. 🤷‍♂️ Fakte, por certaj specoj de tekstoj ĝi jam estas pli ol adekvata.
@stefan

@jsv @stefan
> eblo de hazarda observanto kompreni tekston je unua rigardo
En la frazo "En nia kvartalo estas tri novaj domoj" averaĝa ruso ne komprenus nur du unuajn vortojn (kaj, kompreninte ĉion ceteran, devenus pri ilia senco). Mi supozas, ke en la linio "leono kaj leonidoj" averaĝa greko komprenus absolute ĉion. Ktp ktp: parolantoj de pluraj eŭropaj lingvoj komprenus multon.

> se temas pri io sekreta
Kio ne estas publika, tio estas privata.

> maŝina traduko
Fosilo ne povas fosi memstare.

@gamliel
> parolantoj de pluraj eŭropaj lingvoj komprenus multon.

Ĉu mi argumentis la malon ie ajn?

> Kio ne estas publika, tio estas privata.

Ĉu vi serioze proponas uzi... mi eĉ ne scias kion... ĉu antikvan Enigma-maŝinon?.. por persona papera taglibro? 🤷‍♂️

@stefan

@jsv @stefan
>> parolantoj de pluraj eŭropaj lingvoj komprenus multon.
> Ĉu mi argumentis la malon ie ajn?
Mi parolas ke Eo ne taŭgas kiel kaŝlingvo.

> ĉu antikvan Enigma-maŝinon?.. por persona papera taglibro?
Se via taglibro estas nur pri vetero, naturo ktp, vi EBLE ne bezonas kaŝi ĝin. Cetere, se vi skribos tie, ke iu korporacio aŭ via registaro damaĝis la naturon, kaj la taglibro iĝos publika, ili povas deziri venĝi al vi pro tiuj vortoj. Kio ne estas privata, tio facile povas iĝi publika.

Follow

@gamliel Ĉu mi ie diris, ke ĝi taŭgas? Mi sugestis, ke uzi ekzotikan alfabeton pliamuzigus la ludon, kiun @stefan ŝajne ludas kun sia familio. Se mi estus donanta sekurecan rekomendon, mi sugestus ŝtalan monŝrankon anstataŭe. 😉

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.