@persi Jen kial mi menciis la nodon, ĉu? 😉
Dum necertaj tempoj, estas normale esti timema, malĝoja, kolera kaj maltrankvila.
- Prizorgu vin
- Parolu kun aliaj homoj
- Lernu rekoni misinformadon
- Disvastigu kompaton
- Helpu, se vi povas
Mi antaŭvidas, ke kiam oni fine eksigos la ulon pro liaj faŝistaj ideoj, la unuo, kion li faros, estos plendi pri “nuliga kulturo”.
https://www.liberafolio.org/2022/04/05/la-prezidanto-de-reu-volas-likvidi-ukrainion/
Ni restu neŭtralaj, karaj, kaj eble unu tagon paco reekregos kaj ni ĉiuj denove povos kunkongresi.
Do la hodiaŭa intertraktado en Turkio la unuan fojon komencis aspekti kiel intertraktado kaj ne kiel interŝanĝo de untimatoj.
Estas multaj aferoj, iuj restas malklaraj, kaj mi ankoraŭ ne estas tre optimisma, sed ĉiel ajn, tio ŝajnas progreso.
Ampleksa raporto de OVD-Info pri subpremado de kontraŭmilitaj protestoj en Rusio: https://reports.ovdinfo.org/no-to-war (🇷🇺/🇬🇧/🇫🇷)
Mi supozas ankaŭ, ke tiun nian rusan sloganon ni ĉiam skribis kun la zvastiko ene: “Мы Za мир!” 😂
Hodiaŭ en televido oni priparolis koncerton “Russians against war” kaj ekspertizisto tie klarigis, ke tia nomo por la koncerto estis elektita ne hazarde:
«… kaj due, kial tiel similas tiu ilia frapfrazo, kiun ili ĉie propagandas: “Ne al milito” kun la frapfrazo, kiu estis skribita sur naziaj agitfolioj, kiujn oni ĵetsendis al ĉirkaŭigita per sieĝo Leningrado. La rusa frapfrazo ĉiam sonis “Ni estas por paco”, kaj “Ne al milito” estas tio, kion nazioj propagandis.»
🙄
Wordle (ES) #78 (solvo)
Mi iel tuj trafis la situacion, kie mi povis testi multegon de tre komunaj verboj 🙂
Vortjo.net 81 5/6 #Esperanto
⬜️🟨🟨🟨⬜️
⬜️🟨🟨⬜️🟨
🟨🟨⬜️⬜️🟩
🟩🟩⬜️⬜️🟩
🟩🟩🟩🟩🟩
WORDLEO 414 5/6
⬜🟨🟨⬜⬜
⬜⬜⬜⬜⬜
⬜🟩🟩⬜🟩
🟩🟩🟩⬜🟩
🟩🟩🟩🟩🟩
Nu…
Tiu ĉi estas pure esperanta konto, do mi ne sekvos vin kun ĝi se la plejmulto de viaj afiŝoj estas en alia lingvo.
Ĉiu estas bonvena sekvi min, sed mi povas rifuzi la peton se vi havas nek publikajn mesaĝojn nek informojn en la profilo.