Follow

Hodiaŭ mi lernis pri Ithkuil, konstruita planlingvo kio celas eviti ambiguecon en homa komunikado kaj maksimumigi koncizecon. Ĝi estas tiel kompleksa ke ne ekzistas fluaj parolantoj.

eo.wikipedia.org/wiki/Ithkuil

@johlio
Vi skribis: "Ne hezitu korekti min."
Unue: mi tute ne intencas korekti "vin", sed nur viajn lingvajn erarojn.. 😉

"mi lernis pri Ithkuil, konstruita planlingvo kio celas eviti " > Oni komprenas, ke "mi lernis pri Ithkuil, konstruita planlingvo" celas eviti ambiguecon.

La ĝusta frazo:
mi lernis pri Ithkuil, konstruita planlingvo, kiu celas eviti ambiguecon.

La diferenco inter tio, kio, ktp kaj tiu, kiu ktp ja ne estas la plej simpla afero de esperanto...

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.