#introduction #introductions #esperanto
Saluton, mi estas Johannes, podkastisto, Esperantisto, muzikisto, hakisto, vojaĝemulo. Mia civila profesio estas materialinĝeniero.
Superrigadon pri miaj aktivaĵoj retaj oni trovas ĉi tie: https://johannes-mueller.org/index.eo.html
Ĉi tie mi hupos en Esperanto. En aliaj lingvoj, nur se temas pri Esperanto.
Ni parolis kun la du ĉefreprezentantoj de la Esperanto Urbo Herzberg am Harz por la movada.vid.punkto: https://movada-vid.punkto.info/2019/07/07/mvp020-esperanto-urbo-herzberg/
Al la partoprenontoj de #UK2019 kaj aŭskultantoj de kern.punkto
* Okazos aŭskultanta renkontiĝo de kern.punkto. Vi estas bonvenaj partopreni.
* Ni serĉas gastojn por epizodoj produktataj dum UK. Rekomendoj estas bonvenaj.
Ni antaŭĝojas rentokti vin en Lahti.
Remember today at #35c3: Esperanto course. 21:00 Seminar room 13. A planned nerd language actually spoken. Ĝis poste.
Dum KAEST2018 (Konferenco pri la aplikado de Esperanto en scienco kaj tekniko) mi prelegis pri la temo "Scienco en la postfakta epoko".
La Esperanto-aranĝoj faras progreson kaj kelkaj eĉ filmas kaj tuje elsendas siajn prelegojn. La mia estas spektebla ĉi tie: https://www.youtube.com/watch?v=qdTrQtBLKTc
Kion ni scias pri aliaj planedoj? Kaj kiel ni scias tion? Dum UK 2018 en Lisbono ni parolis kun planeda sciencisto pri la metodoj kiel oni esploras forajn planedojn. El sia propra profesia sperto nia gasto rakontas al ni pri niaj najbaraj planedoj Venuso kaj Marso, sed ankaŭ pri aliaj pli foraj planedoj. Li ankaŭ havas propran jutuban kanalon pri scienco.
Aŭskultu la epizodon ĉe https://kern.punkto.info/2018/10/11/kp146-planeda-scienco/
KP144 Cassini Huygens: Dum UK en Lisbono ni parolis kun Carlos Spinola pri tre imperesa kosma misio por esplori Saturnon kaj ties sateliton Titano.
La misio Cassini-Huygens lanĉiĝis en 1998 post longjara antaŭprepara laboro. Dudek jarojn poste ĝi atingis sian grandan finalon. Kion ĝi celis, kion ĝi atingis, kion ĝi trovis? Tiajn demandojn ni priparolas kun nia gasto en tiu ĉi epizodo.
Aŭskultu la epizodon ĉe https://kern.punkto.info/2018/09/13/kp144-cassini-huygens/
Hodiaŭ mi aŭskultis la bonan kanton "Mastiku La Fendojn" de @johannes . Mi pripensis: kial 'mastiki' signifas 'metu ion en truojn por malfermi ilin'? La vorto ŝajnis simila al "masticate" (angle, "maĉi").
Mi konsultis vortarojn. La respondo estas: 'mastiki' venas el 'mastiko,' (angle, 'mastic') = 'rezino,' el Latina/Greka 'mastikhe', 'rezino,' tiel nomita pro kie, oni kutime maĉas ĝin (la greka vorto por 'maĉi' estas 'mastikhao').
Do: 'mastiki' estas simile al 'ripari per maĉgumo'.
Cetere antaŭ nelonge aperis mia dua muzika albumo "Tekniko kaj Arto"
#introduction #introductions #esperanto
Saluton, mi estas Johannes, podkastisto, Esperantisto, muzikisto, hakisto, vojaĝemulo. Mia civila profesio estas materialinĝeniero.
Superrigadon pri miaj aktivaĵoj retaj oni trovas ĉi tie: https://johannes-mueller.org/index.eo.html
Ĉi tie mi hupos en Esperanto. En aliaj lingvoj, nur se temas pri Esperanto.
KP143 Insekta konduto
Ni parolis pri la reprodutiĝa agado de kokcineloj kun Wendel Pontes, profesoro pri la temo.