Show newer

Amikoj pruntas al mi biciklon kaj mi planas uzi ĝin kiel transporta rimedo. Eble mi aĉetos iun alian se mi ŝatas ĉirkaŭiri bicikle en la urbo.

Ĉi tiaj novaĵoj malĝojigas min ĉiam. Sirio ja travivas bedaŭrindan okazaĵon. 

Sirio: Idlib sub la bomboj: morto de siria ĵurnalisto-civitano. neniammilitointerni.over-blog.

Malbonhumorigas min ne havi pli da libertempo por miaj hobioj. Ĉio estas laboro kaj hejmtaskoj.

Plenkreskeco aĉas.

Hodiaŭ mi lernis pri Poliespo, Esperantido kreita de Billy Joe Waldon (Nvwtohiyada Idehesdi Sequoyah), usana esperantisto kondamnita al morto pro pluraj murdoj kaj konsiderata kiel mense nestabila de usona juro.

Poliespo miksas esperantan gramatikon kaj ĉerokajn vortojn.

eo.wikipedia.org/wiki/Poliespo

"My advice to all who have the time or inclination to concern themselves with the international language movement would be: 'Back Esperanto loyally.'"

"Al ĉiuj, kiuj havas tempon aŭ inklinon por zorgi pri la movado por internaciaj lingvoj, mia konsilo estus: 'Subtenu Esperanton fidele.'”

--J.R.R. Tolkien

Oni pensis pri -o kiel la plej sekura tujmesaĝilo sed eblas ke tiu penso estas malvera. Nuntempe pluraj minacoj ĉirkaŭŝvebas la privatecon kaj ĉio kion oni diras en privataj sferoj, restos porĉiame uzebla tutsame kontraŭaĵo.

Porto-Riko: la manifestaciantoj postulas demision de la guberniestro post la «Rickyleaks». neniammilitointerni.over-blog.

Mi veas ĉar la estro alvenis ege frue hodiaŭ kaj kiam li estas ĉi tie en la laborejo, la laboretoso iĝas malafabla kaj akra ĉiutempe.

Malgranda kongreso en sporta atmosfero

La ĉi-jara Universala Kongreso en Finnlando estas la plej malgranda UK en Eŭropo post la dua mondmilito, kun nur naŭcento da aliĝintoj. La kongreso okazas en sportejo, kaj kiel salono Zamenhof serv…

liberafolio.org/2019/07/22/mal

En mezlernejo mi ludis la 3-an Pianan sonaton de S. Prokofjev dum pli ol unu jaro… Post longa tempo mi decidis reveni al tiu verko kaj trakti ĝin teorie. Kion mi proponis, kio estis la konkludo? Legu en mia lasta blogaĵo! 😏
tonalto.wordpress.com/2019/07/

Mia plej granda dilemo ĉiam estas legi aŭ ne kiam mia kapo doloras.

mi supozas ke mia mensa vortprovizo sufiĉe grandas.... ĝis kiam mi legas Esperantan libron. :\

Ĉiun tiun dimanĉon mi ripozis de ĉio. Mi nur legis kaj dormetis. Kia bonega dimanĉo.

RT @malhajres@twitter.com

estas plej bona hodiaŭa socia reto, multe pli regebla de uzanto-kumunumo kaj tute liberara de reklamo! 🤩

Kio estas mastodon?
👉youtu.be/IPSbNdBmWKE
(estas subtekstoj en )

Esperanta instanco (nodo):
👉esperanto.masto.host

🐦🔗: twitter.com/malhajres/status/1

Ĉu eblas ke tro da ĉina manĝaĵo mortigas onin? Bonvolu respondi tuj.

Mi scias ke ĉi tio strangas sed mi amas purigi la banĉambron.

Mi rekomendas al vi la romanon "La lingvoj de Pao", fare de la usona verkisto Jack Vance. Ĝi pritemas la lingvojn, iliajn uzojn kaj iliajn rolojn kiel ilojn ene la societo. Plue ĝi estigas la debaton pri kiel lingvoj formas la pensojn de la individuoj kaj sekve ties komunkonduton.

Interesega verko, verdire. Mi ja ĝuis tralegi ĝin.

Show older
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.