Show newer

Okazis tertremo hodiaŭ en Ateno, ĉefurbo de Grekio. Ŝajnas ke ne estis viktimoj malgraŭ ke la tremo atingis la 5,1 aŭ 5,3 riĥterskalon.

Iufoje mi prononcis malĝuste "knabo"-n kiel "kanabo"-n kaj mia alparolato pensis ke mi montris al li iun kanaban herbon.

Humuro en kriza tempo

La temp' terura estas, ve!
Sed optimisto restas mi ĝisoste.
Konsolas min konstante, ke
pli bone estas nun, ol iĝos poste.

Piet Hein (tradukis Poul Thorsen)

Mi ŝategas la vorton radikon lant-, ekzemple:

Kiam mi alvenis hejmen, ĉiam mi lantas dum horoj.

«La 19an de julio, 64, komenciĝis la Granda Incendio de Romo. Malmultaj fidindaj rakontoj ekzistas, do onidiroj svarmas. Unu populara historio estas, ke la imperiestro Nerono ludis la liron dum la evento. Tamen, laŭ la romana verkisto Tacito, Nerono tiam estis en Antiumo».

Umaĉisto.

Varma infuzaĵo plaĉas al mi. Ĉiam.

Ne gravas kiam oni legas ĉi tion.

Ĉiutage mi piediras proksimume dum unu horo el mia laborejo al mia hejmo. Do, oni ofte demandas al mi kial mi ne akiras biciklon. Mia respondo estas tre simpla: piedirado permesas min iri pripensante. Ŝajnas malgrava afero sed oni dum la tago ne havas sufiĉe da tempo por pensado. Por mi, la piedirado estas kvazaŭ meditado.

Ve! Mi pasigis la tutan tagon kiel dormemulo. Deziris mi ke la tempo estis fluganta sed ĝi rampis tuttage. Sed finfine mi jam iras hejmen kaj mi provas novan vojon al mia domo. Do, la vojeto sur kiu mi ĉiutage piediras, hodiaŭ estos malsimila.

Maltrankviliga bildo 

Infano flosanta sur malhela akvo.

Mi daŭre spektas la dokumentfilmserion pri la milito de Vjetnamujo kaj la okazaĵoj estas nekredeblaj.

Ve! La itala verkisto Andrea Camilleri mortis je naŭdek tri jaroj aĝaj. Li estas la kreanto de la detektivo Montalbano. Kia bedaŭrindaĵo!

Karaj esperantistoj, mia amiko Roman petis vian helpon:

"Saluton! Mi bezonas helpon. En vendredo mi prezentas Esperanton en mia kolegio kaj mi petas fari mallongan videon kun saluto al nia kolegio (kolegio Major Francisko de Vitoria) el via lando. Tiam oni komprenos ke Esperanto estas viva lingvo kaj eble ekvolos lerni ĝin.
Dankon pro via helpo"

Se vi volas helpi lin, sendu DM. RT bonvenon :) #esperanto

Morgaŭ estos nelaborebla tago, do hodiaŭ pasas kvazaŭ vendredo kaj
la venonta vendredo, estos fakte vendredo. Tio estas, du vendredoj dum ĉi tiu semajno.

Bonvolu pardoni mian entuziasmon sed mi ege ŝatas la vendredojn.

Show older
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.