Show newer

Kia sensencaĵo estas korekti mane folion faritan per "Excel". Ĉi tio estas kompleta perdo de tempo kaj energio. Damne!

Saluton!

Kiel mi jam diris en alia "toot", mi sxatus ke esperantistoj kunaligxu la multlingvan Discord-servilon "Everyday Languages" to promote #Esperanto among plurlingvuloj; por montri ke gxi estas serioza kaj vivanta.
youtube.com/watch?v=yK1OWAtpag

Mi ne havas neniajn debuojn pri ĉi tio: mia animbesto estas tiu kapibaro ĉirkaŭigita de karesaj simietoj.

La bildo de patrulo kun sia filo ŝarĝita sur la ŝultroj promenante ĉirkau la parko dum la vespero, ja vekas mian patrinstinkton.

kiel paroli maldece en Espernato; fivortoj kun tradukoj al/el la angla ... dirty (filthy!) words in the international language Esperanto! 

En mia laborejo estas flatemaj kunlaborantoj, kiuj senlace flatadas la ĉefon. Kia ĉagrena sinteno verdire.

Diraĵo stampinda sur t-ĉemizo aŭ ĉiutaga tazo. 

"Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan

Jam la tago preskaŭ finiĝas kaj mi estis tre okupita tuttage de ĉiutagaj taskoj. Krom, hodiaŭ estis la naskiĝtago de mia edzino kaj ni kuniĝis ĉe nia kun amikoj kaj familianoj.

Kia laciga tago ni spertis!

Ĉu vi estas membro de la poliglota grupo en Facebook nomata "Polyglot Conversations and Off-Topic" ?

Oni nuntempe enketas pri kiujn lingvojn oni parolas je nivelo C1 aŭ pli bone.

Se vi tiel bone parolas Esperanton kaj emas montriĝi... bonvolu voĉdoni

facebook.com/groups/1848534518

Mi elŝutis (kaj aĉetis) @fedilab -n kaj mi ĵus notis ke ĝi ne estas tradukita al la male la aplikaĵo @Tusky.

Nu...

Hodiaŭ ni spektis "Ovo"-n de la Suncirko. La spektaĵo tute mirigis min. Neniam en mia vivo mi atestis ion tian. Neforgesebla sperto, verdire.

Krome, la nomo enhavas -n 😄


Estas bone ĉiam rigardi la samajn aferojn per nova vidado.

Kiaj longaj estas la noktaj horoj kiam oni daŭre restas maldormema.

Nu, la foiro finfine finiĝis. Ĝi estis tre amuza. Ni ne vendis multajn dolĉaĵojn sed la sperto ja estis bonega. Edzin' kaj mi estas tre lacaj kaj kontentaj samtempe.

Mi ĵus instalis -n en mia tabulkomputilo. Mi uzas la nomon Persikore :-)

Hodiaŭ ni partoprenos en gastronomia foiro kaj bongustaj dolĉaĵoj estos vendataj de ni tie. Espereble niaj bakaĵoj kaptos iujn frandemulojn.

Show older
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.