Kiam ajna ĉefulo el iu lando de la mondo parolas Esperante, mi ja emociiĝas preskaŭ ĝis larmoj. Ĉi tio tute ravas min.
Sveda ministrino Esperante salutis UK.
http://www.espero.com.cn/2019-07/30/content_75047855.htm
Birma junulo Mike Than Tun Win fondis la neprofitcelan organizon LessWalk en la komenco de la kuranta jaro. Ĝi aĉetis 10 000 biciklojn el ĉinaj kompanioj pri bicikloluado, ilin renovigis kaj donacis al birmaj lernantoj.
Verŝajne paroli esperante helpas por voluptemuloj! 😅💚🔥
#esperanto #esperantisto #UK2019
De Eĉjo el blubirdeto. https://twitter.com/Streric/status/1154041204633300995?s=19
Ĉi tiaj novaĵoj malĝojigas min ĉiam. Sirio ja travivas bedaŭrindan okazaĵon.
Sirio: Idlib sub la bomboj: morto de siria ĵurnalisto-civitano. http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/07/sirio-idlib-sub-la-bomboj-morto-de-siria-jurnalisto-civitano.html
Oni pensis pri #Telegram-o kiel la plej sekura tujmesaĝilo sed eblas ke tiu penso estas malvera. Nuntempe pluraj minacoj ĉirkaŭŝvebas la privatecon kaj ĉio kion oni diras en privataj sferoj, restos porĉiame uzebla tutsame kontraŭaĵo.
Porto-Riko: la manifestaciantoj postulas demision de la guberniestro post la «Rickyleaks». http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/07/porto-riko-la-manifestaciantoj-postulas-demision-de-la-guberniestro-post-la-rickyleaks.html
Malgranda kongreso en sporta atmosfero
La ĉi-jara Universala Kongreso en Finnlando estas la plej malgranda UK en Eŭropo post la dua mondmilito, kun nur naŭcento da aliĝintoj. La kongreso okazas en sportejo, kaj kiel salono Zamenhof serv…
https://www.liberafolio.org/2019/07/22/malgranda-kongreso-en-sporta-atmosfero/
Mi rekomendas al vi la romanon "La lingvoj de Pao", fare de la usona verkisto Jack Vance. Ĝi pritemas la lingvojn, iliajn uzojn kaj iliajn rolojn kiel ilojn ene la societo. Plue ĝi estigas la debaton pri kiel lingvoj formas la pensojn de la individuoj kaj sekve ties komunkonduton.
Interesega verko, verdire. Mi ja ĝuis tralegi ĝin.
Fettes proponas buĉi la Centran Oficejon. https://www.liberafolio.org/2019/07/16/fettes-proponas-buci-la-centran-oficejon/
Humuro en kriza tempo
La temp' terura estas, ve!
Sed optimisto restas mi ĝisoste.
Konsolas min konstante, ke
pli bone estas nun, ol iĝos poste.
Piet Hein (tradukis Poul Thorsen)
«La 19an de julio, 64, komenciĝis la Granda Incendio de Romo. Malmultaj fidindaj rakontoj ekzistas, do onidiroj svarmas. Unu populara historio estas, ke la imperiestro Nerono ludis la liron dum la evento. Tamen, laŭ la romana verkisto Tacito, Nerono tiam estis en Antiumo».
Umaĉisto.
«Prime Day»: la salajruloj de Amazon strikas kontraŭ la ĉiutaga «streso» kaj la infero de la promociaj tagoj.
Ŝajnas ke, hodiaŭ la kradvorto #Esperanto estas tre movata.
Mi elŝutis (kaj aĉetis) @fedilab -n kaj mi ĵus notis ke ĝi ne estas tradukita al la #Esperanto male la aplikaĵo @Tusky.
Nu...
Hodiaŭ ni spektis "Ovo"-n de la Suncirko. La spektaĵo tute mirigis min. Neniam en mia vivo mi atestis ion tian. Neforgesebla sperto, verdire.
Krome, la nomo enhavas #esperantaĵo-n 😄
#Esperanto and the ideology of constructed languages (angle).
Mi nomiĝas Gruno kaj mi estas memlernanto de #Esperanto. | Vi rajtas korekti min se mi eraras. | Enrigardemulo.
"Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan".