@gruno Vidu, li povas aĝi eĉ 11 jarojn pli ol ŝi, sed ŝi povas esti pli maljuna ol li nur je 2 jaroj!

@persi Mdr, vi ja pravas. Rigardante la aferon tiel, oni emas pensi ke tiu viro nepre ŝatas plijunan virinojn, kiuj eble akceptos seksajn invitojn skribitajn sur buŝtukoj.

Galantulo, ĉu ne?

@gruno ĉefrolulo de holivuda amkomedio.

Ĉu tio estas buŝtuko? Hahaha, mi ne rimarkis!

@persi Certe ne estas buŝtuko sed mi supozas ke mia imago vidis tion, kio estus plej uzebla kiel amuza parto de filmaĵo, haha.

@persi @gruno Eble mi estas cinikulo, sed mi estas surprizita ke li markis strekon je 40, kaj ne je pli juna aĝo. :) "Eble iu junulino allogiĝos per mia okulfrape griziĝantaj haroj?"

@persi @gruno Mi estas preskaŭ lia aĝo kaj mi estas eble iom indulĝema al tia vana kredo je onia daŭra seksallogeca :)

@persi @gruno (mi pardonpetas, estas "indulgema" ne "indulĝema")

@edheil @persi Eble li pensis "Nu, mi perdus nenion kaj povus gajni ion".

Nenion= resti sole en la hotelĉambro spektante la televidilon ĝis endormiĝo.

Ion= seksumado kun nekonatulino en Finlando kadre la UK.

Por mi estas gajnata veto, haha.

@gruno @persi Vere! :) Kial ne?

Sed vere, la limigo je 53 ŝajnas stranga al mi. Cŭ se 54-aĝ-ulino dirus al li "ni fiku, karulo!" li respondus, "mi pardonpetas, Sinjorino, sed vi tro aĝas. Fiku alian pli prokisiman al vi aĝe."

@gruno @persi la rakonto daŭras...

Mi montris tiun karton al mia amikino Ano, kaj ŝi ŝerce demandis, "Do KIO estas la retadreso? Ŝajnas bone al mi. Mi estas meze en la aĝ-rango....eble tiu sinjoro ĉeestos en Montrealo kiam mi vizitos dum la venonta jaro..."

@ekbruliganto @gruno @edheil Mi faris ion similan dum la lasta kongreso, kiun mi partoprenis, kvankam tio, kion mi celis, estis nura renkontiĝo kun aliaj tokiponistoj 😅

@persi @gruno @edheil mi tiom ŝokiĝis kaj malŝokiĝis ene de nur unu hupo.

jan pona o, toki!

@ekbruliganto @persi @gruno eble nia signoro ankaŭ iras al tokipona kongreso kaj skribas: "mi mije. tenpo sike mi li mute mute luka luka wan. mi wile unpa. sina li meli li jo e tenpo sike mute mute li jo ala tenpo sike mute mute luka luka tu tu li wile unpa e mi la, o toki tawa mi!!"

@ekbruliganto @persi @gruno @persi @ekbruliganto @gruno be, relegante mian mesaĝon mi vidas ke mi forgesis "e" post "jo ala" -- mi forgesis la Tokiponan akuzativon!!! Damne!!!

@edheil @ekbruliganto @gruno Ni devus skribi al lia retadreso nur por diri, ke ni fidas lian sukceson!

@edheil @persi Mdr, ŝajnas al mi ke li jam havos ege interesan renkontiĝon venontjare 😏.

@gruno Auxdaca, klara, kaj konciza pri la celoj. Mi scivolemas cxu gxi funkciis okazigi rendevuon...

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.