Follow

Oni pensis pri -o kiel la plej sekura tujmesaĝilo sed eblas ke tiu penso estas malvera. Nuntempe pluraj minacoj ĉirkaŭŝvebas la privatecon kaj ĉio kion oni diras en privataj sferoj, restos porĉiame uzebla tutsame kontraŭaĵo.

Porto-Riko: la manifestaciantoj postulas demision de la guberniestro post la «Rickyleaks». neniammilitointerni.over-blog.

@gruno
Ĉu ne temas pri protokolo de babilgrupo? Grupoj ne estas privataj laŭdifine, kaj kiu ajn de la partoprenantoj (kiuj ĉiuj ja estis politikistoj!) povis publikigi la protokolon.
Parenteze, mi neniam aŭdis iun kriptologon nomi Telegramon eĉ simple sekura, des pli la plej sekura. Sed ĉi-okaze la problemo verŝajne ne estis ĉe Telegramo.

@jsv
La limoj inter la privateco kaj la libera informado ne ĉiam estas distingeblaj. Eĉ malpli dum la hodiaŭaj tagoj kaŭze de la teknologio. Pensas mi ke estas danĝere kiam la invado al la privateco de persono okazigas ĉi tiajn reagojn.

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.