Follow

Malgranda kongreso en sporta atmosfero

La ĉi-jara Universala Kongreso en Finnlando estas la plej malgranda UK en Eŭropo post la dua mondmilito, kun nur naŭcento da aliĝintoj. La kongreso okazas en sportejo, kaj kiel salono Zamenhof serv…

liberafolio.org/2019/07/22/mal

@gruno Mi ne havas multe da sperto pri Universalaj Kongresoj, tamen, ja ŝokis min iomete la malgrando de la ĉeestantaro en tiu foto. Laŭ la artikolo, tiu kongresanaro estas la plej malgranda ekde la dua mondmilito !!!

@ekbruliganto
Jes, mi ankaŭ legis la saman fakton kaj ĝi impresas min. Ĝi ja estas tre notinda statistiko. Mi estas scivolema pri la eblaj kaŭzoj.

@gruno @ekbruliganto La plimaljunigxo de la esperantistaro, mi pensus. Ne estas suficxa kvanto de junuloj. Kaj esperantujo sxajne ne suficxe altiras ilin. Laux mi, kompreneble.

@makis @gruno Ŝajnas al mi ke Esperantujo ĉiam havis la problemon refreŝigi sian membraron per junaj anoj, tamen la refreŝigo efektive ĉiam okazis. Eble nun estas vera malfacila periodo por logi junulojn pro la ekzisto de interreto kaj retaj komunikiloj, ktp. Junuloj vere alkutimiĝas agi rete kaj persona ĉeesto malpli gravas. Eĉ en la kvartalo mem!

@ekbruliganto @makis @gruno Mi pensas, ke junuloj ne partoprenas la UKon ĉar sentas, ke tiu nek celas nek atentas ilin. Mi jam aŭdis tiun plendon plurfoje. La IJK kutime estas sufiĉe vigla.

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.