Ĉiun tiun dimanĉon mi ripozis de ĉio. Mi nur legis kaj dormetis. Kia bonega dimanĉo.
@persi
Mi ĵus finlegis "La lingvoj de Pao"-n fare de Jack Vance, usona verkisto. Ĝi estas sciencfikcia romano, kiu pritemas lingvojn kaj iliajn uzojn ene la societoj. Ankaŭ traktas la rolon de la lingvoj kiel formantoj de homaj grupoj.
Nun, mi eklegas "La vivanto"-n verkitan de Anna Starobinets, verkistino rusa. Alia sciencfikcia romano.
Evidente mi ege ĝuas tiajn rakontojn 🤓.
@gruno Ankaŭ mi! Kaj min multe interesas ankaŭ lingvistikaj aferoj, do tiu romano ja ŝajnas leginda al mi!
@persi
Do, vi devas kontroli ĉi tion.
https://linguisticaficcion.weebly.com/
Kelkaj romanoj kie la lingvoj havas gravan rolon. El tie mi prenas tiujn, kiuj interesis min.
@gruno Dankon! Mi ŝategas spekulativan sciencfikcion.
@persi
Ĝuu ilin. Tiu de Jack Vance estas tre amuza kaj la precipa temo rilatas al la lingvoj kaj iliaj influo pri la pensado.
@gruno Tiu min interesas. Mi provos trovi ĝin. Dankon por la rekomendo!
@gruno Mi aldonus la romanon "Mother Tongue" de Suzzete Haden Elgin, kie ŝi priskribas la uzon de la artefarita lingvo Laadano.
@persi
Dankon! Notita. Mi serĉos ĝin.
@gruno Bonege! Ĉi tie ĝi estas malfacile trovebla (se entute trovebla), mi esperas, ke vi estos pli bonŝanca.
@persi
Mi dankas al vi. Eble mi povas trovi ĝin ie. Se mi havas bonŝancon, mi sciigos vin.
@gruno Jen, kaj ĝi ne estas aĉetebla en librovendejoj. Mi vere interesiĝas pri Laadano, do mi multe ŝatus legi tiun romanon.
@gruno Dankon! :-)
@gruno Kiel booneee! Kion vi legis?