Kanto: en rusto, afiŝo, kaj gluo.
(Ĉe la metroo, Kvinso, Novjorko.)

Polia samideanoj, mi vidis ĉi tiun filmeton pri virinoj rajtoj en Polio. Kion vi pensas pri ĝin? Mi tre subtenas virinoj rajtoj, kaj ĉi tiun novaĵon pri Polio koncernas min. 😟
youtu.be/wmSXB7ukH4M

Eble Esperantistoj interesiĝus pri la hejmtaskon kiun mi donis al mia studentoj, en mia kurso de komputila lingvistiko. (Ĝi estis lerni Esperanton!) github.com/JonathanReeve/cours

Mi ĵus malkovris la belegan Android-on aplikaĵo-ekilon, «Before Launcher». Jen mia hejm-ekrano. 😍

Joe Biden gajnis la usonan elekton, kaj venkis Trumpon! Tiel finiĝis ege malluma epoko de la usona historio. Ĉiu estas sur la stratoj, huradante, aplaŭdante, kaj ridetante. Homoj estas sur iliaj balkonoj, aplaŭdante. Homoj kantas, kaj brakumas unu la alian. Ĉio en Novjorko feliĉegas, ĝojegas. En ĉiuj miaj jaroj en tiu ĉi urbo, mi neniam vidis feliĉon kiel tiu ĉi. ♥️

Mi vere timas pri nia demokratio, ĉi tie en Usono. Manifestacioj okazas ekstere, kaj helikopteroj flugas supre. La fenestrojn de la vendejoj estas enligniĝintaj. Serioze: kiu diable voĉdonis por tiu freneza oranĝa reĝo, post ĉio kio okazis?

Nova vendejo en mia kvartalo vendas du el mia plej ŝatataj aferoj: libroj kaj maldolĉaĵoj (italaj maldolĉaj likvoroj). 😋🤓

Ĝonatano boosted

Mi rigardis ĉi tiun filmeton par @jimseven (angle), kaj tuj faris hejmfaritan kukurbo-spicitan laktokafon. Ĝi tiam bongustas!
youtu.be/3hLyDVgkUJY

Mi marŝis apud la Orienta Rivero, Manhatano, Novjorko, nokte, kaj multe fotis, ĉar ĝi tre belis.

Show older
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.