Subtenu la movadon en Afriko
kunfarejo.frali.bplaced.net/?p
Kampanjo Hans Bakker de la Afrika Komisiono de UEA
Estas pluraj celoj de la projektoj, legu pli en uea.org/gk/967. Speciale temas ankaŭ pri monkolektado por komputiloj. Pagmanieroj: uea.org/alighoj/donacoj/afriko kun la indiko “por la konto Afriko-komputiloj” aŭ rekta Paypal-ligilo: paypal.com/donate?hosted_button_id=LMXLGAJ7746GC

Kunlaborado en IEI
kunfarejo.frali.bplaced.net/?p
La Internacia Esperanto-Instituto estas organizo de volontuloj. Por daŭrigi la laboron, IEI bezonas vian helpon. Serĉataj:

Estrarano
UX/UI-dezajnisto
Programisto pri Android kaj iOS

FESTetO venas
de vendredo 13-a de aŭgusto vespere ĝis vendredo 20-a de aŭgusto 2021 matene
kunfarejo.frali.bplaced.net/?p
Venu, prezentu viajn talentojn, gvidu atelieron, instigu nin komune artumi kaj estu parto de memfarita festivalo. Ni atendas vin en certe “terure organizita” renkontiĝo kun malaĉa etoso, kies temo ĉi-jare estas Arto kaj Muziko! Ni havas komfortajn litojn, multe da spaco por tendemuloj, bongustajn manĝojn, bonan etoson, frenezajn ideojn kaj mojosajn koncertojn.

UEA serĉas volontulojn por traduki Esperantajn dokumentojn al via lingvo kunfarejo.frali.bplaced.net/?p

Esperantotago 2021
kunfarejo.frali.bplaced.net/?p
Renato Corsetti skribis en Facebook-grupo:
“Karaj membroj de ĉi tiu grupo, en i.getspace.eu/cloud/index.php/ vi trovas versiojn en pluraj formatoj en 21 lingvoj de la afiŝo uzinda dum la ĉi-jara Esperanto-tago. Vi ne nepre devas uzi ĝin. Se vi povas produkti ion pli taŭgan, bonvolu. Gravas nur ke dum tiu tago vi faru ion por festi ĝin kaj por diskonigi Esperanton kaj ĝiajn valorojn al la neesperantista publiko. ...
Amike
Renato”

Aperis “La Kolombo de Paco”. Numero 1
kunfarejo.frali.bplaced.net/?p
Aperis la unua numero de La Kolombo de Paco. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo! Elŝutu senpage

revuoesperanto.org/kolombo_1

Samtempe pruntedoni monon per KIVA kaj informi pri Esperanto
kunfarejo.frali.bplaced.net/?p
Betty Chatterjee havas anonceton en la Esperanta Kunfarejo kaj plu invitas partopreni en la kampanjo arigi Esperantistojn kiel pruntedonantoj per anonceto en Facebook.

Esperanto en Azio kaj Oceanio
kunfarejo.frali.bplaced.net/?p
Vikipedio: La Azia-Oceania Komisiono de UEA (KAOEM) konsistas el reprezentantoj de landaj asocioj en Azio kaj Oceanio aliĝintaj al Universala Esperanto-Asocio.

Afrika monato en Vikimedio – 2021
kunfarejo.frali.bplaced.net/?p
Dum Majo verku artikolojn pri Afriko kaj gajnu valorajn premiojn.

Afriko estas la lulilo de homaro. Bedaŭrinde, nuntempa stato de Vikimediaj projektoj ne reflektas tiun distingan pozicion. Kaj tute ne temas nur pri malabundo de interesaĵoj meze de vastegaj dezerto aŭ ĝangalo. Multaj homoj, objektoj kaj eventoj en Afriko ankoraŭ atendas, ke iu verkos artikolon pri ili – kaj tiu verkonto povas esti vi!

Miriado
kunfarejo.frali.bplaced.net/?p
“Mono por ĉiuj.” myriadcoin.org/?lang=eo
“Ĉi tio estas projekto dungi esperantistojn el malriĉaj landoj por produkti esperantaĵojn interrete kaj samtempe disvastigi miriadon kiel universalan ĉifromonon de Esperantujo.”

Mi finis Esperanto-kurson kaj nun? Kunfaru kaj invitu al la Esperanta Kunfarejo, kie malaperas ne plu validaj anoncetoj. Nun estas sinsekva listo (pli aĝaj anoncetoj al pli junaj: kunfarejo.frali.bplaced.net/?page_id=2

Kampanjo Vikipedio 300 000
kunfarejo.frali.bplaced.net/?p
Helpu atingi 300 000 artikolojn en la Esperanta Vikipedio antaŭ Julio 2021!
UEA partnere kun ELiSo (Esperanto kaj Libera Scio), ILEI kaj E@I alvokas vin al verkado en la Esperanta Vikipedio por komune atingi 300 000 artikolojn ĝis julio 2021.

frali boosted
Show older
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.