Saluton al ĉiuj,
Mi estas la administranto de ĉi tiu servilo.
Ĝis nun, mi pagis ĉirkaŭ €10 monate por gastigado de ĉi tiu servilo kun masto.host.
Mi havas liberapay-konton liberapay.com/MekkaGodzilla/ delonge sed mi preskaŭ neniam petis uzantojn helpi min iomete por pagi ĉi tiun koston.
Tamen hodiaŭ la servilo superas la kvoton permesitan de la formulo 10€ kaj mi devas ŝanĝi al la formulo 19€.
Mia persona situacio estas iom pli malfacila ol antaŭe, do ĉia regula helpo estos aprezata.
Koran dankon!

Mia plej ŝatata ludo, Slay the Spire, estas ludebla en Esperanto!

Parolante pri komiksoj, en Francujo, kvar malsamaj komiksoj adaptitaj el 1984 estis publikigitaj samtempe.

Mi komprenas ke la verkoj de Orwell nun estas publika havaĵo, sed estas stranga afero.

Hodiaŭ ni flugas hejmen in Liono, Francujo, post kvin tagoj en Napolo kaj du tagoj en la amalfa marbordo.

Hodiaŭ ni prifestis Kristnasko en napola restoracio ĉe marbordo.

Poste, mi ludis kun miaj filoj ludon ke nomiĝas Siam. En ĉi-tiu ludo, rinoceroj kaj elefantoj penas puŝi ŝtonblokojn.

Miaj filoj tre ŝatas desegni monstrojn, do mi faris al ili malkovri Drakan Serĉon.

Mi ĵus aĉetis la libron "La Hobito, Aŭ, Tien Kaj Reen: The Hobbit in Esperanto".

Ĉu iu jam legis ĝin?

Ekde mi legis Alicio en Mirlando, mi sentas ke mi multe progresis.

esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.