Follow

La problemo kun Esperanto estas kaj aliaj programlingvoj estas ke la aliaj parolantoj ĉiam provas krei pli perfektan lingvon, kaj ankaŭ en ia maniero sukcesas fari tion.

Sed tiu provado kaj plibonigado povas daŭri centjaroj kaj multe pli kaj poste neniu vere parolas ĝin.

Mi NE relernus ian alian planlingvon se ĝi estas en ia maniero pli ol Esperanto, ĉar Esperanto sufiĉe pli perfekta ol aliaj normalaj lingvoj.

Do pli da perfekteco ne aldonas ion.

Se mi volus lerni pli da aliaj lingvoj mi lernus aliajn naturajn lingvojn, ĉar ili aldonas aliaj kulturojn kaj popolojn ol ĝis nun la internacia popolo.

Kaj mi faris multajn erarojn, kiam mi skribis mian superan tekston.

Mia ekskuzo estas, ke estis en la mateno kaj mi ne jam mallaciĝis.

@fantazo Nu, la ideo pri komuna helplingvo simple ne kaŭzas tiom da entuziasmo nun, kiel dum la fino de la 19ª jarcento. Do mi ne atendas, ke iu nova projekto altiros nuntempe multajn participantojn kaj sukcesos ekviviĝi. Nek mi atendas la finan venkon por Esperanto.
Sed tio ne signifas, ke krei kaj prilabori novajn helplingvojn ne sencas kiel ŝatokupo aŭ kiel interlingvistika eksperimento. Mi mem ne tre emas partopreni, sed mi certe ne oponas tiujn, kiu ja emas. Eble la rezultoj utilos iam.

@jsv Jes ĝi ne kaŭzas tiom da entuziasmo nun.

Mi ne estas certa, ĉu vi konsentas kun mi aŭ ĉu vi nur volas aldoni ian vidpunkteton?

@fantazo Nu, mi konsentas, ke esperanto ne bezonas senĉesan plibonigon por esti tute uzebla. Oni jam provis tion kun Ido, kaj ĝi malsukcesis (relative).

Sed mi ne vidas aliajn projektojn kiel malamikojn. Ili ne multe influas sukceson aŭ malsukceson de esperanto, kaj per si mem ili faras interesajn kaj eble utilajn estonte aferojn.

@jsv Por mi la situacio ne estas facila.

Se mi akceptas ke aliaj planitaj helplingvoj estas egala valora kiel Esperanto, tiam mi ne plu povas varbi por Esperanto.

Tiam mi nur sidas en angulo kaj diras kun mi mem, ĉar mi disigis la forteto, kiu mi havus se mi proponas Esperanton.

@jsv Mi ne volas diri, ke mi pensas ke iae maniere Esperanto estas sankta, perfekta lingvo, ideala, ktp.

Tio estus freneza starpunkto.

@fantazo
Nu, Esperanto ja estas speciala, sence ke ĝi sukcesis fariĝi viva. Ĝi estas praktike uzata de miloj da homoj ĉiutage. Neniu alia pojekto atingis tion je la sama skalo, kaj nur tre malmultaj — je ajna skalo entute.

Tio ja faras Esperanton multe pli interesa kaj praktike kaj teorie. Aliaj projektoj estas eble pli bone konstruitaj (kvankam la plejmulto ankoraŭ devus pruvi tion praktike) kaj havas pli da latento, sed latento estas unu afero, kaj spiranta, dancanta vivo — tute alia.

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

This is an Esperanto-speaking instance, so it goes without saying that users are expected to toot in Esperanto. There are a million other instances to create your account if you intend to toot in English or any other language.