Follow

La homaro pli movis per timo pri la korona-viruso, sed ne pri la timo de la klimatkatastrofo.

@fantazo Ĉu por eŭropanoj ekzistas ia risko morti pro klimatkatastrofo dum venontaj semajnoj?

@jsv Ne, sed tio estas la problemo. Se la situacio iĝos tiel, ke tion veras, tiam ĝi estas tro malfrua por fari ion kontraǔ ĝi.

Fari grandaĵn paŝojn kiel nun estas farita por protekti kontraǔ la korona-viruso estas, kiel ni devus globale agi kontraǔ la klimat-katastrofo.

@fantazo Nu jen do kiel la homaro formortos, ĉar ĉu la tuta homaro kunlaboris iam ajn? Des pli kontraŭ ne tuj evidenta malproksima minaco. 🤷‍♂️

@fantazo Mi diras, ke se nia ekzisto dependas de nia kapablo kunlabori tutmonde por preventi verŝajnajn, sed ne tujajn, minacojn, ni jam mortis. Vi parolas pri grandaj paŝoj koncerne al kronviruso, sed SARS-CoV-2 ne estas nova viruso, ĝi estas nova variaĵo de la viruso, kiu jam kaŭzis epidemion antaŭ 18 jaroj. Ke eventuala pandemio de simila malsano eblas, estis konate. Ni certe uzis la tempon bone, ĉu?

@jsv Longaj frazoj por diri, ke la grandajn paŝojn nur aspektas tiel granda, sed en la realo estas nur rezulto de longa nezorgemo.

Nu mi ne diris pri la vero, sed la aspekto. La paŝojn aspektas iel grandaj.

Sign in to participate in the conversation
esperanto.masto.host

Bonvenon! Malferme al ĉiaj kaj ĉiuj respektemaj esperantistoj.